LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

27-landa Eŭropa Unio paŝas al fiska kaj defenda integriĝo

Francio kaj Germanio skizas planon por Eŭropunia defenda kunlaboro kaj kreskas interkonsento pri reformo de la Eŭropa buĝeto kaj la fiska unio.

Francio kaj Germanio skizas planon por Eŭropunia defenda kunlaboro kaj kreskas interkonsento pri reformo de la Eŭropa buĝeto kaj la fiska unio.

Dum la intertraktadoj pri la efektivigo de la Briteliro atendas agon flanke de britaj politikistoj kaj oficialuloj, la 27-landa Eŭropa Unio paŝas antaŭen al plia fiska kaj defenda integriĝo.

La debaton pri fiska unio kaj impostado tra Eŭropo remalfermis la Eŭropa Komisiono per decido kontraŭ fiska reĝimo disponigita de Irlando al la firmao Apple. Tamen impostado al multnaciaj entreprenoj kaj tuteŭropa fiska reĝimo por korporacioj estas nur la pinto de la glacimonto. La kerna debato pri fiska unio ligiĝas al la reformo de la buĝeto de Eŭropa Unio. Ĝuste pri tiu ĉi temo diskutis kaj debatis interinstitucia konferenco okazigita pasintan semajnon.

«Eŭropa Unio bezonas siajn proprajn rimedojn, anstataŭ kontribuoj de la membroŝtatoj, ĉar la buĝeto suferas premon de kreskanta popolismo kaj rigoraj buĝetaj elspezreduktoj je nacia nivelo», klarigis la franca deputito Gilles Savary, partopreninto en la konferenco.

Paralele al la konversacioj pri fiska unio, Francio kaj Germanio skizas planon por Eŭropunia defenda kunlaboro. La ministroj pri defendo de ambaŭ landoj sendis 6-paĝan raporton al la Federica Mogherini, supera reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj. En la letero akompananta la raporton, la ministroj pri defendo de Francio kaj Germanio bazas sin sur «malboniĝinta sekureca kunteksto» kiu tuŝas ĉiujn membroŝtatojn por prezenti la neceson de «fortaj iniciatoj en la kampo de la defendo de la eŭropaj civitanoj kaj la defendo de la eŭropaj valoroj».

«27-landa Eŭropa Unio paŝas al fiska kaj defenda integriĝo» recibió 1 desde que se publicó el lunes 12 de septiembre de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.