LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

4 simplaj ideoj por direkti vian komunumon al interkonsento

Kvar bazaj ideoj por atingi interkonsenton surbaze de la sperto de la debatkomunumoj de Loomio.

loomioInterkonsento estas la Sankta Gralo de la komunumoj kaj ĉiufoje pli de la organizaĵoj. Tamen, en la plimulto el la firmaoj, asocioj kaj partoprenaj procezoj, bona volo atingi ĝin fine fariĝas burokrata proceduro nekapabla longe teni entuziasmon sen veki suspektojn pri manipulado.

Tio ĉi ŝuldiĝas al la ĉiufoje pli kutima maniero realigi ĉi tiujn procezojn -sekvante ĉenon de ĝeneralaj celoj al konkretaj taskoj en grupoj kaj subgrupoj dividitajn en cirklojn kaj komitatojn – kio aperigas la finajn rezultojn kiel «logikan kaj neeviteblan» konsekvencon de la startpunkto kaj sekve, laŭmezure kiel la procezo etendiĝas kaj sin dividas, neeviteble kreskas la nombro da personoj kiuj havas la impreson alveni al konkludoj kiuj, almenaŭ skize, estis ellaboritaj de alia ekde la komenco. Ke foje okazu tiel, ke oni foje uzu tiujn ĉi procezojn por legitimi decidojn anticipe faritajn de la estroj de organizaĵoj, ne malebligas ke en multaj aliaj okazoj ne estu tiel sed tamen la impreso estu la sama. Kio fiaskas do estas la meĥanika ideo pri la procezo.

La naskiĝo de Loomio, servo bazita sur libera programaro kaj fasonita por ke grupoj kaj komunumoj tenu konversaciojn kaj klopodu alveni al interkonsentoj, ebligas la unuan fojon havi je nia dispono gigantan referencobazon per kiu studi pri kiam la konversacioj estigas pli facile interkonsentojn kaj kiel atingi ilin. La sekvaj punktoj estas la rezulto de unu unua alproksimiĝo:

    votacion loomio

  1. Interkonatiĝado helpas… kaj multe. Ĉiu interkonsentcela aŭ partoprena procezo devus komenciĝi per neformala senstreĉa periodo de ĝenerala interkonsiliĝo kaj konversaciado. La grupoj des pli inklinas al interkonsento ju pli iliaj membroj konas unu la aliajn kaj estas klare al ili ke la aliaj membroj kaj la kvalito de la konversacio gravas al ili pli ol la procezo mem aŭ ties rezultoj. Tio signifas paroli iom pri ĉio, konatiĝi kun la proksimuloj, la valoroj kaj pasioj de la aliaj. Resume, la startpunkto de sukcesa interkonsentcela procezo ne multe diferencas sin de la tradiciaj babilado kaj babilrondoj.
  2. Komence priatenti la zorgojn. Zorgojn oni baldaŭ malkovras… sed sen iliaj propraj kuntekstoj estas malfacile atingi akordojn. La aktivuloj de grupo devas klare starigi la celon «konstrui desube supren, sed desupre reveni suben», tio estas, surbaze de la zorgoj skizi pli ampleksan kadron kiun ili bezonas por povi trovi solvojn kune. Kaj post konstrui tiun kadron rekonkretigi la diskuton «suben» ĝis atingi komunajn konkludojn.

    Ekzemple, en firmao la zorgo povas troviĝi en la neceso ŝanĝi la produktogamon, sed por povi ellabori alternativojn necesas antaŭe diskuti aliajn aferojn (la kapabloj, lertecoj, fortoj, la ebleco dungi novajn personojn, sed ankaŭ la misio kaj tio kio ĉiu atendas de la firmao). Farinte tiun mapon, oni ordigas la temojn, diskutas kaj ekkonkretigas ĉiam atente pri kiel ĉiu interkonsento kontribuas al la temoj kiuj vere zorgigas ĉiujn. Tiel neniu sentos sin manipulita pro flankenmeto de io sen atentigi pri ĝia signifo.

  3. Forigi la kulturon de la kontraŭaĵo aŭ detrua kritiko. La kontraŭaĵo, la sedismo, la ebla malfacilaĵo neniel kontribuas. Vera kontribuaĵo estas atentigi pri la maniero venki la eble estiĝontajn malfacilaĵojn, jen kio utilas por progresi kaj helpi estigi interkonsentojn kiuj plifortigas ĉiujn. La regulo devus esti «neniu «sed» sen solvo». Kaj kion fari se oni kredas ke ne troviĝas solvo por iu kontraŭaĵo? La solvo povas esti frua prijuĝo kiu permesu fari necesajn ĝustigojn.

    Ekzemple, se ni pensas ke oni simple ne povos atingi akordon kun la distribuantoj aŭ ke la publiko ne ŝatos nian produkton, oni povas starigi prijuĝomeĥanismon kiu permesu korekti «ĝustatempe».

  4. Ŝanĝi opinion estas forto, ne damaĝo. Laŭlonge de la diskuto la partoprenantoj devas rajti ŝanĝi sian poziciiĝon sen emocia kosto. Se enradikiĝas kulturo laŭ kiu «pravi» estas tio plej grava kaj «ŝanĝi opinion» igas vin malsupera antaŭ tiu kies poziciiĝo konvinkis vin, en la praktiko aŭtomate malaperos ĉiuj stimuloj al interkonsento. La aktivuloj devas gratuli la fortecon de karaktero de tiu kiu lernas el la diskuto tiom aŭ pli ol la kontribuaĵo ĉirkaŭ kiu fine artikiĝos la interkonsento.

Konkludoj

Interkonsento estas kulturo ne teknologio, kiu povigas la membrojn de grupo sed ĝia efektiveco dependas de tio ke antaŭe ili sentu sin povigitaj almenaŭ je tia grado por ke diskutado ne pridubigu iliajn poziciojn en la grupo. La ĉefa maniero atingi tion estas per antaŭaj interkonsiliĝo kaj interkonatiĝo, tio estas, konversaciado kaj kundividado. Poste, la teknologio povas igi la procezojn pli klaraj kaj travideblaj, sed ni ne povas pretendi ke ĝi anstataŭu tion kio vere gravas se temas pri atingado de interkonsentoj: la «ŝato esti kune», kio nur povas naskiĝi el interkonatiĝo, reciproka respekto, kundividado kaj kunlernado.

«4 simplaj ideoj por direkti vian komunumon al interkonsento» recibió 1 desde que se publicó el sábado 31 de enero de 2015 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.