LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

5 paŝoj por atingi interkonsenton

La ŝlosilo por paŝado al interkonsento troviĝas en tio ke ĉiuj membroj povu klare esprimi siajn bezonojn kaj vidpunktojn, identigu komunan terenon kaj trovu solvojn por ĉiuj malakordoj.

InterkonsentoInterkonsento estas kolektiva vojaĝo kiun ĉiufoje pli kaj pli da komunumoj kaj plej diversaj organizaĵoj entreprenas en la serĉado de horizontaleco kaj povigo por siaj membroj. Ĝi fariĝas pli kaj pli populara por komunumoj kiuj ne volas ĵeti sin al la brakoj de la plimulto kaj male deziras konstrui laŭkonsente komunan padon.

Interkonsento estas la Sanka Gralo de la komunumoj dum por organizaĵoj ĝi prezentas grandan defion. En organizaĵoj la taŭgeco de iu ajn ago dependas kaj submetiĝas al tio ĉu ĝi kontribuas al la misio, celoj kaj strategiaj planoj de la organizaĵo. La problemo ne troviĝas en la ekzisto de misio, celoj kaj strategiaj planoj, klare oni bezonas komunajn celojn kaj rigardon al la estonteco por grupe moviĝi antaŭen.

Sed ni starigu al ni la demandon, kiom ofte la celoj gravuritaj en la misioj kaj strategiaj planoj de organizaĵoj vere fariĝas komunaj celoj por ĉiuj ĝiaj membroj. Plej ofte tiuj celoj estas tute fremdaj al plej multaj membroj de organizaĵo kaj tio ŝuldiĝas al la procezo laŭ kiu tiuj celoj estiĝis. Tiu fremdeco fontas el la fakto ĉu oni partoprenis aŭ ne en ilia ellaboro kaj en la praktiko ni vidas ke grandparte ili simple estas kreaĵo en la plej altaj estraj tavoloj kaj en okazoj kiam oni starigas partoprenajn procezoj tiuj ĉi lamas pro burokrateco kaj proceduriĝo.

Resume interkonsento troviĝas en la kerno de komunumoj kaj por tradiciaj organizaĵoj ĝi prezentas defioplenan transformiĝon. Ambaŭokaze temas pri dezirinda vojaĝo en la nova mondo kiun ni travivas. Nu, kiel ni preparu nin por entrepreni tian vojaĝon?

Kiel ni preparu nin por entrepreni vojaĝon al interkonsento

Kiel iu ajn prepariĝo por vojaĝo ni ne devas simple ekpaŝi la vojon sed ni devas antaŭe ekipi nin. Sed kian ekipaĵon ni bezonas por entrepreni la vojaĝon al interkonsento? En antaŭa afiŝo David ja respondis al tiu ĉi demando. 4 simplaj ideoj por direkti vian komunumon al interkonsento resumas la necesan ekipaĵon por nia vojaĝo. Mi invitas vin legi kaj esplori tiujn 4 simplajn ideojn kaj ekipi vin. Ni atendas vin kaj vian grupon kaj/aŭ vian komunumon por fari la unuan paŝon al interkonsento.

Ekipinte vin ni pretas por eki nian vojaĝon. Mi preparis por vi kvin-paŝan itineron kiun mi klarigas kaj priskribas ĉi-sube.

5 paŝoj al interkonsento

sinchronicity-colivingLa ŝlosilo por paŝado al interkonsento troviĝas en tio ke ĉiuj membroj povu klare esprimi siajn bezonojn kaj vidpunktojn, identigu komunan terenon kaj trovu solvojn por ĉiuj malakordoj.

Procezoj por atingi interkonsenton ekzistas multaj kaj ĉiu komunumo povas adapti ilin laŭ siaj bezonoj kaj karakterizaĵoj. Sed pristudado de pluraj komunumoj kaj iliaj interkonsetoprocezoj permesas al ni ellabori kadran nestriktan itineron kiu ja utilas al ni por ne perdiĝi en nia vojaĝo.

Antaŭ ol priskribi ĉiun paŝon de nia itinero menciindas ke interkonsetoprocezoj nepre ne komenciĝas per prezento de konkretaj proponoj sed per ampleksa prezento de la atentindaĵo kiu koncernas la grupon aŭ komunumon. Proponoj estiĝas el kaj laŭlonge de la konversaciado kaj pritraktado de la zorgoj. Fakte ekzistas grupoj kaj komunumoj kiuj uzas interkonsenton ne strikte kiel decidosistemon sed por la ellaborado de proponoj kune.

Substrekinte tion, ĉi-sube vi trovas paŝon post paŝo nian itineron al intersonsento:

  1. Enkonduki kaj klarigi la atentindaĵon pri kiu oni decidos. Tiu ĉi unua paŝo estas tre grava por enfokusigi la konversacion kaj diskuton. Ni nepre certiĝu pri tio ke ĉiuj komprenas kaj parolas pri la sama atentindaĵo aŭ problemo kaj provizu ĉiujn per ĉiuj informoj gravaj por ĝia pritraktado. Ĉies kontribuo dum tiu ĉi periodo estas tre grava kaj helpos alfronti sekvajn paŝojn pli trafe.
  2. Esplori la atentindaĵon kaj identigado de la zorgoj. Enkondukinte la atentindaĵon ni disponigu tempon al homoj por ke ili pensu pri la temo pritraktata kaj esprimu siajn starpunkton kaj zorgojn. Notu ilin ĉar poste oni devos pritrakti ilin por serĉi solvojn. Rezistu la tenton tuj lanĉi vin al starigado de proponoj. Por atingi interkonsenton unue ni devas bone kompreni ĉiujn zorgojn kaj limigojn.
  3. Solvado de la zorgoj kaj naskiĝo de la proponoj. Zorgoj kaj proponoj estas intime ligitaj. En interkonsentoprocezoj la vorto «propono» implicas ke vi atente pensis pri la zorgoj kaj sugestas manieron antaŭeniri akceptebla por ĉiuj. Tial naskiĝo de proponoj nur eblas post identigado de la zorgoj.

    Por la plenumo de tiu ĉi paŝo enfokusigu la konversacion al la serĉado de solvoj kiuj respondas al la bezonoj kaj zorgoj de ĉiuj membroj de la grupo. La solvoj plej ofte estos trovitaj per kombinado de elementoj el malsamaj ideoj.

  4. Pridiskuti, klarigi kaj ĝustigi proponojn. Post solvado kaj pritraktado de ĉiuj zorgoj ni povas transiri al la sintezado, tio estas, ellaborado de proponoj per kombinado de elementoj el diversaj ideoj aperintaj en la solvado de la zorgoj. Sintezado ne nepre signifas maldiversecon aŭ unuanimecon. El komuna tereno povas naskiĝi diversaj proponoj kiuj konduku al interkonsento. La naskiĝo de proponoj ne haltigas la konversaciadon kaj diskutadon sed ili fariĝas plia debatelemento.
  5. Voko al interkonsento. Pritraktinte ĉiujn zorgojn kaj kun almenaŭ unu propono sur la tablo iu ajn membro el la grupo povas fari vokon al interkonsento. Reage al la voko kaj pri ĉiu propono ĉiu membro povas:
    • Konsenti. Li feliĉas pri la propono.
    • Sindeteni aŭ flankestari. Li ne certas sed li senprobleme lasas ke la grupo decidu sen li.
    • Malkonsenti aŭ prezenti rezervojn. Li ne feliĉas pri la propono kaj eĉ kredas ke ekzistas pli bonaj alternativoj sed li akceptas la grupan decidon.
    • Bloki. Li kontraŭas la proponon kaj trovas en ĝi fundamentajn ne solvitajn zorgojn.

    Oni atingas interkonsenton kaj povas fari decidon se ekzistas iu propono pri kiu ekzistas neniu blokado kaj rezervoj kaj malkonsentoj ne estas multnombraj. Tial en la praktiko tre ofte grupoj en la vokado al interkonsento simple demandas ĉu ekzistas blokadoj aŭ rezervoj rilate iun proponon kaj tiel trovas la proponon kiu ebligas la interkonsenton.

    Male se ĉiuj proponoj renkontas blokadojn oni devas reveni al la 3-paŝo kaj pritrakti zorgojn kiuj fiaskigis la vokon al interkonsento, ĝustigi la proponon kaj fari novan vokon al interkonsento.

Konkludoj

«5 paŝoj por atingi interkonsenton» estas helpilo, vojaĝmapo kiu helpos vin kaj vian komunumon direkti sin al interkonsento. Sed ni devas ne forgesi ke, por ne fari el ĝi burokratan torturon kaj resti kune laŭlonge de la procezo, kio vere gravas estas la ekzisto de komunaj celoj.

«5 paŝoj por atingi interkonsenton» recibió 0 desde que se publicó el lunes 2 de febrero de 2015 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.