LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

6-hora labortago gajnas terenon en Svedio

Laborcentroj de la firmo Toyota en Gotenburgo jam de pli ol 13 jaroj praktikas 6-horan labortagon.

Prácticas en las Indias

Laborcentroj de la firmo Toyota en Gotenburgo jam de pli ol 13 jaroj praktikas 6-horan labortagon.

Pluraj malsanulejoj, kelkaj maljunulejoj kaj diverstipaj malgrandaj entreprenoj jam adoptis 6-horan labortagon dise tra Svedio. Ĉiuj ili celas plialtigi produktivecon kaj igi laborantojn pli feliĉaj.

La maljunulejo Svartedalens, kie laboras 80 flegistoj, adoptis 6-horan labortagon kiel eksperimenton en februaro la pasintan jaron. Laŭ aŭdito farita meze de aprilo de la kuranta jaro, la eksperimento en sia unua jaro draste reduktis malasiduecon kaj plibonigis la produktivecon kaj sanon de la laboristoj.

La eksperimento en la maljunulejo Svartedalens preparis la terenon por eksperimentoj kaj adoptoj en aliaj laborlokoj. Jam du malsanulejaj departementoj en la urbo Umeå, norde de Svedio, kaj pluraj malgrandaj teĥnologiaj entreprenoj eksperimentas 6-horajn labortagojn.

Sed kio plej kontribuas al la populariĝo de la 6-hora labortago estas ties jam pli ol 13-jara praktikado en pluraj laborcentroj de la firmo Toyota situantaj en Gotenburgo. «Ili [laboristoj] ĝuas pli mallongan vojaĝtempon al la laborloko, estas pli efika uzo de la maŝinoj kaj malpli altaj kapitalkostoj – ĉiuj estas feliĉaj» rakontas David Crouch, administra direkto ĉe laborcentro de Toyota – kaj li aldonas ke la profitoj kreskis je 25 procento.

«6-hora labortago gajnas terenon en Svedio» recibió 1 desde que se publicó el Miércoles 17 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias