LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Acorn

Ĉi-somere ni konatiĝis kun la sperto de Usona kibuco, agrokultura komunumo kiu kundividas vivmanieron, laboron kaj enspezojn.

acorn_RICE_01Ĉi-somere, ni ricevis neatenditan viziton. Ne temis pri senaverta alveno, sed ni atendis nur diplomatian viziton kaj fine ĝi estis semajnfino de interesaj konversacioj. La vizitinto nomiĝas Paul, same al la polpo Paul, kaj li estas membro de Acorn, kampara komunumo en Virginia (Usono) kun 30 membroj kiuj kundividas vivmanieron, laboron kaj enspezojn.

Nenion alian ni sciis pri li kiam li alvenis por pasigi kelkajn tagojn kun ni, post kontakti nin dank’ al la entrepreno de tradukistoj kiu unufoje faris tradukon al la Hispana por li. Li vojaĝis tra Eŭropo por konatiĝi kun malsamaj tipoj de kooperativaj kaj komunumaj spertoj. Dum lia vizito estiĝis la ideo intervjui lin. Malmultajn tagojn antaŭ ni finis traduki ĝin, ĝi jam montriĝis altvalora, kaj ĝi denove memorigis nin pri niaj konversacioj de tiuj tagoj.

acorn_01Acorn naskiĝis sub patroneco kaj financhelpo de alia proksima komunumo, Twin Oaks, pli granda kaj pli malnova (ĝi estis fondita en 1967). Ambaŭ komunumoj membras en la Federacio de Egalecamaj Komunumoj (FEC) de Usono, kiu senĉese kreskas per novaj membroj.

Lia unua aserto kiu kaptis nian atenton estis la respondo de Paul al la demando pri kiel kreskas la komunumoj de la Federacio. «Ni reklamas en gazetoj», li respondis al ni, «kaj homoj alvenas». Ili havas provperiodon. Dum ĉi tiu periodo la vizitantoj taksas ĉu ili efektive ŝatas tiun vivmanieron kaj la jam ekzistantaj membroj ankaŭ taksas kunvivadon kun vizitantoj. Prijuĝo de la aspirantoj devas kontroli esence ĉu la aspiranto estas danĝera frenezulo kaj ĉu li havas la necesan laborritmon.

acorn_01La vivo en ĉi tiuj kamparaj komunumoj estas rigora kaj estas malfacile kolekti fruktojn de la tero eĉ se granda (kaj la bieno de Acorn estas grandega). La konkero de ilia ekonomia stabileco estis epopea, sed nun, Acord perlaboras sufiĉan monon kaj produktas sufiĉajn nutraĵojn por vivi dece kaj disdoni egalan parton de la monata profito al ĉiuj membroj. La enspezoj originas el la vendado de ekologiaj kaj loke tradiciaj semoj (ilia agrokultura kaj brutobreda produktado estas por memkomsumo), poŝte kaj en eventoj kiel Heritage Harvest Festival, agrokultura festo en Monticello, la mita farmobieno de Thomas Jefferson.

acorn_01La membroj de ĉi tiu komunumo estas pli multe orientitaj al anarkiismo kaj ili decidis vivi kundividante hejmon, laboron kaj enspezojn kun homoj kiu pensas simile al ili. La taskoj distribuiĝas malstrikte kaj ĝi havas minimuman organizadon. Kelkaj membroj preferas fari ĉiam la saman taskon kaj aliaj preferas ŝanĝi. Ĉiuj kiuj restas bone konscias pri tio ke kio gravas ne estas la horaroj kaj ke la vivtenado de ĉiuj dependas de bone farita laboro. Neniu kontrolo estas necesa.

Paul, ekzemple, preferas ne fari agrokulturan laboron (li jam devis fari ĝin por pagi siajn universitajn studojn kaj tio estis sufiĉa, li diris al ni) kaj li okupiĝas pri la demarŝoj, loĝistiko, publikaj rilatoj kaj integrigo de novaj membroj. Lia lasta tasko estis konstrui novan loĝejon. Li ne konstruis ĝin propramane, sed li estis komisiita realigi ĝin, kvankam ja ĉiuj partoprenis (ĉiuj membroj faris) en la kontrulaboroj. Por kelkaj taskoj oni devis dungi spertajn laboristojn.

acorn_01Lia venonta laboro estos krei urban komunumon en Vaŝingtono ne tre for de Acorn. Por li estas granda defio. Li estas responsulo pri publikaj rilatoj, tial li faras prelegojn pri Acorn kaj la komunuma movado kaj li partoprenas en diversaj eventoj. Li rakontis al ni ke kiam li devas refuti la kliŝojn kaj antaŭjuĝojn kiujn la homoj kutimas havi pri ĉi tiuj tipoj de komunumoj, li vere malamas aŭskulti la aserton pri tio ke ĉi tiuj komunumaj spertoj nur funkcias en kamparaj medioj, kie neniu volas vivi.

Nun Paul volas pruvi ke komunumoj ankaŭ povas funkcii en modernaj kaj grandaj urboj. Komence, la pioniroj de Vaŝingtono laboros kiel sendependaj laboristoj aŭ por fremdaj entreprenoj kaj ili komune kundividos salajrojn kaj aliajn enspezojn. La sekva paŝo estos krei komunuman kompanion kiu estu daŭripova.

acorn_01Oni ofte konfuzas ĉi-tipajn kamparajn komunumojn kun la eko-vilaĝoj. Paul atentigis nin pri la fakto, ke ili malmulte similas unu la aliajn. Proprieto de la tero multfoje ne estas kooperativa, sed ĝi estas kooperativo de proprietuloj. Nur kelkfoje la produktado estas komune farita kaj preskaŭ neniam la enspezoj estas kundividitaj. Plie la produktoj de la eko-vilaĝoj multfoje estas turismaj servoj kaj trejnkursoj, tial la troveblaj homoj en la eko-vilaĝoj plej ofte estas nur portempaj vizitantoj.

Kaj laste la graveco de la nomoj. La eko-vilaĝoj estas lokoj kie la prizorgo de la naturo estas esenca parto. Sed tio ne estas senkosta: ili reduktas emisiadon de karbona dioksido per malaltigo de la konsumado kaj favoras izolecon. Ekzemple, ili normale ne havas retkonekton, aŭ ĝi estas disponebla nur en limigitaj spacoj. Ankaŭ multfoje vegetaranismo aŭ veganismo estas devigaj.

acorn_01En komunumoj kiel Acorn, tamen, malgraŭ ili volas esti medie daŭripovaj, labori por la reakiro de lokaj semoj kaj uzi ekologiajn sterkaĵojn, en la centro de ilia funkciado estas la egaleco, anarkiismo kaj ĉefe, la postvivado de la komunumo. En Acorn estas sendrata reto, poŝtelefonoj, tablo-komputiloj, elektronikaj libroj, kablotelevido, aŭtoj, agrokulturaj veturiloj, tolaĵ-sekigiloj, industriaj fornoj, komputiloj, miksiloj, panrostiloj, ktp. Ili ankaŭ havas cerealokampojn, ĝardenojn kaj frukto-ĝardenojn, bovinojn, kaprinojn, kokidojn, anasojn kaj hundojn. La vero estas ke ĝi estas sufiĉe interesa miksaĵo.

at Acorn Community Farm in Mineral, Calif., on Friday, April 4, 2014.Krom la ĉiutaga laboro, la komunumaj okupoj varias kun la paso de la tempo kiel en iu ajn familio aŭ grupo de amikoj. Paul rakontas ke nun la modo estas ludi flugpilkon, antaŭe estis ludi tablofutbalon, kelkfoje estis danci, kartludi aŭ spekti la televidserion «Ludo de Tronoj». Sed ili ja komprenas ke por atingi ilian ĉefan celon -la postvivado de la komunumo- ili devas garantii bonstaton por ĉiuj membroj kaj ĉi tio estas atingebla pero altigo de la produktado kaj sekvi de la enspezoj. Nenia malkreskemo.

acorn_01Alia karakterizaĵo de Acorn kiun ni ŝatas, estas la bildogalerioj en ilia blogo. Ili estas belegaj, kaj ankaŭ bona maniero kompreni kiaj estas kaj kiel vivas la membroj de Acorn. En tiu ĉi afiŝo mi prezentas kelkajn el ili.

«Acorn» recibió 0 desde que se publicó el sábado 20 de septiembre de 2014 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por María Rodríguez.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.