LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Al nova rakonto. Interakto

Kompari la hodiaŭan afiŝon de L. Garicano ĉe «Nada es Gratis» kun la serio de I. Kaminska ĉe «Financial Times» pri la fino de la ekonomio de la malabundo, igas necese kompari fon-rakontojn, kiuj murmuras per tre malsamaj tintiloj kaj koloraturoj. Estas tiu fon-murmuro pri kiu kelkaj el ni multe interesiĝas ĝuste nun.

Kaminska y GaricanoMi faras Hodiaŭ interakton por komenti du afiŝojn kaj pripensi la unuan, la alian kaj la du. Ĉio tio ĝenerallinie.

Mi legas hodiaŭ ĉe «Nada es Gratis» longan afiŝon de Luis Garicano, kunaŭtoro de tiu artikolo en El País kiun mi kritikis kun ioma amareco, aparte kelkajn alineojn. La dua estas tiu kiun hodiaŭ verkas María en El Correo de Las Indias kaj kiu malkovras al mi serion da verkoj de Izabella Kaminska ĉe Alfhaville, la blogo de ekonomia teorio de F.T..

Tio kio interesas min estas la malsamo inter unu kaj la alia je tio kio la rakonton koncernas.

Tiu de Garicano estas klara analizo de la opcioj kiujn havas Eŭropo en la du aŭ tri venontaj semajnoj. Ĝi estas bone argumentita kaj ĝi estas ellaborita kuntekste de la antikva rakonto en kiu la institucioj estas io ne problemigitaj, la laboro kaj la produktiveco, difinitaj sen ambigueco, estas decidaj kaj la kapitalo devas esti konsiderita kiel la ĉirkaŭiro de la produktado, tio estas tempo. En la kunteksto de tiu ĉi rakonto la malfacilaĵoj originas el la ekzisto de Povo kaj la malabundo.

La analizo de I.Kaminska estas ĝuste ekzameno, kiel María substrekas, de tiuj kategorioj de mondo kiu jam estas ĉi tie, almenaŭ en bona parto. Mondo en kiu la organizo de la produktado spegulas la komunikad-manieron kiu artikas la homajn kontaktojn en retoj, la malabundo estas artefarita en bona grado kaj la laboro ĝenerale ne tradukiĝas en dependorilatojn.

Ĉe la kontemplado de tiuj ĉi du pensmanieroj kiuj, cetere, ne pretendas diskuti inter si ĉar ili klopodas por malsamaj retorikaj celoj, ni trovas nin kun la neceso kompari fon-rakontojn, kiuj murmuras per tre malsamaj tintiloj kaj koloraturoj. Estas tiu fon-murmuro pri kiu kelkaj el ni multe interesiĝas ĝuste nun.

La malnova murmuro resonis en nia kapo tiamaniere ke ĝi faris akcepteblaj la praktikojn al kiuj ni estis kutimiĝintaj kaj kiuj formis mondon kun heŭristiko en kiu oni povis vivi sen la neceso pensi antaŭ ĉiu paŝo kiun ni faris. Sed tiu heŭristiko finiĝis kaj nun ni devas longe pensi antaŭ ĉiu paŝeto kaj mediti pri ĉiuj implicitaj supozoj kiuj infektas nin. Eble la mondo estas malpli facila en ĉi situacio, sed ĝi estas multe pli riĉa je ŝancoj havigi signifon al nia ĉeesto en la mondo.

Preni tiun ĉi kontraston kiel leitmotive de la interrilato kiu subkuŝas sub la serio pri la nova rakonto estas esence kaj, krome, necesas dokumenti ĝin por ke ĉe apero de nova heŭristiko ni ne kredu plian fojon ke ĝi estas definitiva.

«Al nova rakonto. Interakto» recibió 0 desde que se publicó el Lunes 18 de Junio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Juan Urrutia.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.