LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La parlamenta aprobo estis la lasta paŝo necesa por komenci la laborojn en la petrolrafinejo kadre de 25-jara lukontrakto kun filio de la Ŝtata Venezuela petrolkompanio (PDVSA).

La parlamento de Arubo aprobis hieraŭ leĝan reformon kiu permesos al la kompanio Citgo Petroleum, filio de la Ŝtata Venezuela petrolkompanio (PDVSA), komenci la reaktivigon de la rafinejo troviĝanta en la Karibia insulo.

Arubo, Eŭropa transmara insulo situanta 50 kilometrojn for de Venezuela marbordo, suferis fortan ekonomian kuntiriĝon kiam la rafinejo haltigis sian funkciadon en septembro 2012. La parlamenta aprobo estis la lasta paŝo necesa por komenci la laborojn en la rafinejo kadre de 25-jara lukontrakto.

La graveco de la kontrakto kun Arubo por PDVSA kreskis en la lastaj semajnoj ĉar la petrolkompanio povus, en 2019, trovi sin en la devo forlasi la najbaran insulon Kuracao, kie ĝi funkciigas la rafinejon Isla kun kapacito de 335 mil bareloj tage.

Arubo kaj Kuracao troviĝas meze de la vojo por eksportado kaj rafinado de petrolo inter Venezuelo, Usono kaj Eŭropo kaj PDVSA bezonas la instalaĵojn troviĝantajn en la insuloj por rafini kaj stoki sian krudan petrolon antaŭ ol eksporti ĝin. Ankaŭ menciindas la graveco de la rafinejo en Kuracao en la rafinado de usona kruda petrolo.

«Arubo faras plian paŝon por la remalfermo de sia rafinejo» recibió 1 desde que se publicó el miércoles 28 de septiembre de 2016 dentro de la serie «» . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.