LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Assange estas la rimedo

Por Correa, Assange estas nur la rimedo. La mesaĝo por Cameron estas alia: Ekvadora estraro ankaŭ scias kiel turni tribunalan konflikton en domproblemojn.

Probable la fina batalo de la kreanto de Wikileaks ne havas grandan rilaton al Inter-reto nek al libereco de gazetaro. Latinamerikanaj drekstrularo kaj maldekstrularo ŝajnas akcepti ke la decido de la prezidanto Correa kuŝas sur internaj politikaj aferoj. Ĝi estus respondo al erodo de sia demokrata bildo post la bataloj kontraŭ la amaskomunikiloj poseditaj de la povaj familioj de la Ekvadora dekstrularo.

Tamen, la ludo de la prezidanto estas multe pli profunda. Estas certe parto de sia batalo kontraŭ la grandaj anglamerikanaj petrolentreprenoj. Dum la lastaj monatoj, la Ekvadora registraro eltrovus ke parto de la plurnacia kontraŭofensivo estis kanaligita «ekstertribunale» ek de Londono kaj kun la prudenta konsento de la Brita registaro. Britaj eksfunkciuloj kaj entreprenoj ligitaj al «la britaj servoj» estus kanaliginta, laŭ certigis Ekvadoraj fontoj, fundojn al opozicio kun la celo de malstabiligi la estraron de Correa kaj liajn eblecojn por reelektado. Tiel petrolentreprenoj estus gajnantaj poziciojn por politika intertraktado kun la Ekvadora prezidanto sur la protekton de la brita estraro. Ĝi kongruas kun la tradicia brita diplomatio.

En ĉi kompleksa subludo, la diplomatia azilo por Assange, signifas veran amaskomunikilan ŝakon por Cameron. La politika movo envenas post la fiasko de la pli ŝovinistaj Olimpikaj Ludoj post Berlino 1936 kaj al la komenco de grava ekonomika krizo. Ĝi rimarkigas al Cameron ke li sole ne difinas la ludkampon. En la dudekunua jarcento nesimetria milito ne estas monopolo de la centraj landoj. Fakte, por Correa, Assange estas nur la rimedo. La mesaĝo estas alia: Ekvadora estraro ankaŭ scias kiel turni tribunalan konflikton en domproblemojn. Cetere, multe pli elegante kaj malmultekoste.

«Assange estas la rimedo» recibió 0 desde que se publicó el viernes 17 de agosto de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.