LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Aŭdiĝis en Eŭropo #1

«En la kontraŭterorisma batalo estas netransirebla limo kiu estas la jurŝtato», deklaris la franca ĉefministro Manuel Valls.

«En la kontraŭterorisma batalo estas netransirebla limo kiu estas la jurŝtato», deklaris la franca ĉefministro Manuel Valls.

«La teroristoj volas forturni nian rigardon de kio gravas, detrui nian koherecon kaj nian senton de komunumo, kaj ankaŭ malproksimigi nin de nia vivmaniero, nia malfermiteco kaj nia bonvolo akcepti bezonantojn» asertis la germana Kanceliero Angela Merkel reage al kritikoj pri sia politiko pri migrado.

«Ni havas duan opcion. Nia minaco redukti la strukturajn fondusojn de la Eŭropa buĝeto estas serioza», substrekis Günhter Oettinger, Eŭropa komisionano pri cifereca ekonomio, post la decido de la Eŭropa Komisiono nuligi la monpunojn al Hispanio kaj Portugalio pro troa deficito.

«La angla estas tre utila kaj disvastigita en la hodiaŭa mondo, sed ĝi neniam povas doni la egalecon en komunikado kiun donas Esperanto – kie ĉiuj akceptas lerni facilan, neŭtralan lingvon, kaj tiel evitas la imperiismon de unu nacia lingvo, kiu donas dumvivajn, nemeritatajn privilegiojn al denaskuloj, kaj maljuste metas la plimulton de la homaro en konstantan malavantaĝon» diskonigis la Eŭropa Komisionano respondeca pri sano kaj nutra sekureco, Vytenis Andriukaitis.

«Aŭdiĝis en Eŭropo #1» recibió 1 desde que se publicó el domingo 31 de julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.