LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Baroj al retkomerco minacas konkurencon en Eŭropa Unio

Detalistoj kaj provizantoj de ciferecaj servoj agnoskas la plenumon de praktikoj kiuj dividas la ciferecan version de la Eŭropa unusola merkato.

El futuro aquí y ahora: Keynes, Marx, Dewey, Foucault, Dreikurs, Zamenhof, etc.

Detalistoj kaj provizantoj de ciferecaj servoj agnoskas la plenumon de praktikoj kiuj dividas la ciferecan version de la Eŭropa unusola merkato.

Pasintan marton la Eŭropa Komisiono publikigis la unuajn rezultojn de sektora esploro pri retkomercado de konsumvaroj kaj ciferecaj servoj. La celo de la esploro estas malkovri minacojn por libera konkurenco en komercado trans landlimoj. La esploro baziĝas sur respondoj de pli ol 1.400 detalistoj kaj firmaoj provizantaj ciferecajn servojn.

Retkomerco havas la grandan avantaĝon maksimume ekspluati la Eŭropan unusolan merkaton. Ĝi ebligas al civitanoj de unu Eŭropunia membroŝtato rete aĉeti produktojn aŭ aliri ciferecajn publikaĵojn ofertatajn en la retpaĝoj de detalistoj situantaj en alia lando de la Unio.

La unuaj rezultoj konfirmas ke kelkaj praktikoj kia geoblokado, tio estas, geografia blokado, estas amplekse plenumataj tra la tuta Eŭropa Unio. Menciindas ke pli ol 38% el la detalistoj de konsumvaroj intervjuitaj agnoskis plenumon de tiuj ĉi praktikoj kaj en la kampo de ciferecaj servoj kaj publikaĵoj la procento altiĝas al 68%.

Tiuj ĉi praktikoj konsistas el kvar tipoj de agoj: malebligi aliron al retpaĝoj situantaj en lando de Eŭropa Unio malsama ol tiu kie troviĝas la uzanto; alidirekti la uzanton al alia retpaĝo kie li povas trovi la saman produkton -eble je alia prezo- kio estas konata kiel geofiltrado; rifuzi la sendon de la produkto la lando de Eŭropa Unio de la uzanto, kaj laste, rifuzi la pagon de la uzanto ĉar ĝi devenas el alia lando de la Unio.

La fina raporto de tiu ĉi esploro estos finredaktita komence de 2017 kaj ĝi inkluzivos la analizon de la respondoj de entreprenoj produktantaj konsumvarojn kaj posedantaj ciferecajn publikaĵojn.

«Baroj al retkomerco minacas konkurencon en Eŭropa Unio» recibió 4 desde que se publicó el Martes 26 de Julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Pingbacks recibidos desde otros blogs

  1. […] de Eŭropa Unio klopodas hodiaŭ interkonsenti pozicion pri la EU-propono por meti finon al «geoblokado» aŭ nepravigeblaj baroj kiujn devas alfronti konsumantoj dum aĉetado de varoj aŭ servoj pro […]

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias