LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Bosnio interkonsente plu paŝas al Eŭropunia membreco

La plua paŝo ankaŭ malfermas vojon al financa helpo de la IMF

La plua paŝo ankaŭ malfermas vojon al financa helpo de la IMF.

Gvidantoj de ĉefaj rivalaj partioj en Bosnio kaj Hercegovino ĵus pasintan dimanĉon interkonsentis akcepti la kondiĉojn starigitajn de Eŭropa Unio por plua pritraktado de Eŭropunia membreco. La akcepto de la tiuj kondiĉoj ankaŭ malfermas vojon por ricevo de financa helpo de la Internacia Mona Fonduso.

«Ni solvis hodiaŭ serion da aferoj kiuj malfermas vojon por la akcepto de la aliĝopeto [al Eŭropa Unio] de Bosnio sed ankaŭ malfermas vojon al interkonsento kun la IMF», ĵus pasintan dimanĉon asertis Bakir Izetbegovic, gvidanto de la plej granda bosniaka partio kaj islama reprezentanto de la tripartia prezidenteco de la lando.

La serba parto de Bosnio kaj Hercegovino, la Serba Respubliko, estis kontraŭa al du reformoj ŝlosilaj por progresi en la intertraktadoj por Eŭropunia membreco: la akordo por ampleksigi la liberkomercan traktaton kiun la lando havas kun Kroatio al ĉiuj Eŭropuniaj landoj kaj la efektiva kunordiga meĥanismo kun la bruselaj aŭtoritatoj.

Siaflanke la bosniakaj gvidantoj malakceptis subskribi la intencoakordon kun IMF, kio igis la financan organizaĵon prokrasti la pritrakton de la afero en ties estraro.

Ambaŭ ĉi-supre menciitaj aferoj solviĝis en la dimanĉa kunsido. Serba Respubliko ne plu kontraŭas la ampleksigon de la liberkomerca traktato kaj akceptis la kunordigan meĥanismon kun Eŭropa Unio kaj bosniakaj gvidantoj subskribis la akordon kun la IMF.

La serbaj gvidantoj ankaŭ akceptis nacian transportan strategion, kiun ili antaŭe kontraŭis, kaj kiu estis kondiĉo de Eŭropa Unio por disponigo de 1.000 milionoj da eŭroj por la konstruo de reto de ŝoseoj kaj aŭtovojoj.

«Bosnio interkonsente plu paŝas al Eŭropunia membreco» recibió 1 desde que se publicó el lunes 1 de agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.