LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Bruselo prokrastas monpunojn pro troa deficito

La celo por deficito je 3% en atendo ĝis 2018.

La celo por deficito je 3% en atendo ĝis 2018

La Eŭropa Komisiono fine decidis nuligi la monpunojn al Hispanio kaj Portugalio pro la neatingo de la deficitaj celoj starigitaj en la Pakto pri Stabileco kaj Kreskado. La anoncon de tiu ĉi decido faris Valdis Dombrovskis, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono.

«La Komisiono agnoskas ke ambaŭ landoj faris gravajn strukturajn penojn kiujn ni ne povas ignori», klarigis la komisionano pri Ekonomiaj Aferoj, Pierre Moscovici.

Pierre Moscovici ankaŭ atentigis ke Portugalio ĝuos kroman jaron por plenumi celon starigitan por publika deficito je 3%. Kroma jaro kiu finiĝos la 31-an de decembro de la kuranta jaro.

En la kazo de Hispanio la novaj celoj anoncitaj de Bruselo devigas Madridon atingi deficiton je 4,6% en la kuranta jaro, je 3,1% en 2017 kaj je 2,2% en 2018.

La decido de la plenuma instanco de la Unio por nuligo de la monpunoj devos esti legalizitaj de la Konsilio pri Ekonomiaj kaj Financaj Aferoj por ke ĝi estu definitiva.

«Bruselo prokrastas monpunojn pro troa deficito» recibió 3 desde que se publicó el miércoles 27 de julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.