LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Bruselo redonas 435 milionojn da eŭroj al agrokulturistoj

La mono fontas el la rezervo kontraŭ krizoj de la agrokultura branĉo de Eŭropa Unio.

La mono fontas el la rezervo kontraŭ krizoj de la agrokultura branĉo de Eŭropa Unio.

La Eŭropa Komisiono anoncis hieraŭ la redonon de 435 milionoj da eŭroj al EU-agrokulturistoj kiuj plenumas la kondiĉojn por ricevo de rektaj helpoj de la komuna agrikultura politiko (KAP). La mono fontas el rezervo kontraŭ krizoj de la agrokultura branĉo de Eŭropa Unio.

Ekde la reformo de la KAP en 2013 parto de la rektaj helpoj kiujn ricevas la eŭropaj agrokulturistoj estas destinita al jara rezervo kontraŭ krizoj. Tiu ĉi rezervo estas uzata okaze ke la buĝeto de la KAP ne estas sufiĉa por respondi al helpobezonoj de la merkato aŭ por eksterordinaraj rimedoj en okazo de krizoj.

Se la rezervo kontraŭ krizoj, kiu en 2016 egalis al 435 milionoj da eŭroj, ne estas uzata dum la jaro, ĝin oni redonas al la agrokulturistoj kiel aldonaĵon al la rektaj helpoj.

La EU-komisionano pri Agrokulturo kaj Kampara Disvolviĝo, Phil Hogan, aplaŭdis la sukceson esti povinta reagi al «jaro komplika por agrokulturistoj kaj la agrokultura sektoro» per kromaj rimedoj sed ne tuŝante la agrokulturan rezervon kontraŭ krizoj.

«Bruselo redonas 435 milionojn da eŭroj al agrokulturistoj» recibió 1 desde que se publicó el Martes 29 de Noviembre de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Comentarios recibidos en este post y unidos a la discusión global de todos a través de la Matriz, nuestro espacio conversacional.

  1. Eŭropano dice:

    Bruselo redonas 435 milionojn da eŭroj al agrokulturistoj https://europano.info/bruselo-redonas-435-milionojn-da-euroj-al-agrokulturistoj/ La mono fontas el la rezervo kontraŭ krizoj de la agrokultura branĉo de Eŭropa Unio.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.