LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Bruselo zorgas pri jurŝtato en Pollando

La Eŭropa Komisiono konsideras ke ekzistas «sistema minaco» al jurŝtato en Pollando.

La Eŭropa Komisiono konsideras ke ekzistas «sistema minaco» al jurŝtato en Pollando.

Hieraŭ la Eŭropa Komisiono donis tri monatojn al Pollando por modifi la reformon de ties Konstitucia Tribunalo. Tiu ĉi decido estas nova paŝo en la proceso startigita kontraŭ Varsovio pasintan januaron kaj sekvas el malkontento pri la novaj reformoj en la funkciado de la tribunalo aprobitaj la pasintan 22-an de julio.

La plenuma instanco de la Unio konsideras ke ekzistas «sistema minaco» al jurŝtato en Pollando ĉar ties Konstitucia Tribunalo ne povas efektive plenumi sian rolon. Tial la Eŭropa Komisiono prezentas rekomendon je kies plenumo kaj efektivigo dependos la voĉdonrajto de Pollando en la Konsilio de Eŭropa Unio.

«En Pollando la Konstitucia Tribunalo daŭre ne povas plene certigi efektivan konstitucian revizion, kio damaĝas ĝian honestecon, stabilecon kaj bonan funkciadon, kio estas unu el la esencaj gardantoj de la jurŝtato» asertis la unua vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, Frans Timmermans.

Timmermans klarigis ke la ŝanĝoj aprobitaj de la Pola Parlamento pasintsemajne ne respondas al la bazaj zorgoj pri kiuj atentigis Bruselo en rilato kun la jurŝtato, inter ili, la publikigo kaj plenumo de verdiktoj kaj la nomumo de la juĝistoj de la Konstitucia Tribunalo.

Sekve, la Eŭropa Komisiono rekomendas ke la polaj aŭtoritatoj publikigu kaj plenumu la verdiktojn de la Konstitucia Tribunalo pri la nomumado de juĝistoj, tiel kiel la verdikton de la pasinta 9-a de marto, kiu deklaris nekonstitucia kaj la antaŭan leĝaron pri tiu ĉi tribunalo kaj la verdiktojn faritajn ekde tiam.

La Eŭropa Komisiono ankaŭ petas ke la estontaj verdiktoj de la Konstitucia Tribunalo estu publikigitaj aŭtomate kaj urĝas Varsovion ke ĝi certiĝu pri tio ke ajna reformo de la leĝaro pri la Konstitucia Tribunalo respektu la proprajn verdiktojn kaj prenu en konsideron la opinion de la Venecia Komisiono de la Konsilio de Eŭropo.

La polaj aŭtoritatoj nun devas, antaŭ la fino de oktobro, informi Bruselon pri la ŝanĝoj adoptitaj por solvi tiun ĉi aferon.

«Bruselo zorgas pri jurŝtato en Pollando» recibió 2 desde que se publicó el jueves 28 de julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.