LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Ĉu estas gildaj entreprenistoj en Esperantio?

IKEF estas asocio kiu okupiĝas pri Ekonomio kaj Komerco. En ĝi membras entreprenistoj, kies ĉefa celo estas disvastigi Esperanton. Sekve ili nenion konstruas, ili volas konvinki ĉiujn pri la taŭgeco de Esperanto kaj enkonduki ĝin per la Naci-ŝtatoj (Universalisma pensmaniero) anstataŭ ekkonstrui tion kion la reala komunumo bezonas. Same okazas pli ĝenerale kiam oni parolas pri entreprenismo kadre de la Naci-ŝtato. La entrepenistoj de tiu medio nur estas sentaŭguloj, pajacoj de la Politikistoj kiuj utilas al la cirko. Tial ni en la Indioj enkondukis la adjektivon gildaj. Do unue ju pli malproksime de la ŝtato des pli bone kaj due veraj entreprenistoj (gildaj entreprenistoj) konstruas.

Alveninte al tiu ĉi konkludo mi komencis serĉi tiujn kiuj en Esperantio konstruas kaj en tiu serĉado mi trovis du entreprenojn: Studio GAUS kaj Kreanto. En la listoj de realigitaj projektoj de tiuj ĉi entreprenoj estas pluraj projekto kiuj malsamgrade estas celitaj al komunumo sed ne reala kiu proksimas al realeco ( tiuj kiuj vojaĝas al E-renkontiĝoj, Tiuj kiuj esperantumas en la reto, resume tiuj kiuj ofte renkontiĝas per Esperanto). Unue estus bone respondi al la demando kiuj estas gildaj entreprenistoj?:

Ni nomus gildaj entreprenistoj tiujn entreprenistoj kiuj:

  • Kreas entrepenojn por labori en ili kaj ne por spekuli per ili farante el la financrondoj veran negocmodelon kaj el la estonta akcivendado la ĉefan celon de sia laboro.
  • Enfokusigas sian laboron komprenante ke la varoj kaj la servoj, kiuj estas ofertataj en la merkato, estas portantoj de mondoj, sociaj projektoj kaj moralaj rigardoj.

Sekve en ilia entreprena projekto ili estigas nature la socian bonstaton kiu estas produkto de ĉiu honesta kaj daŭriglebla entrepena projekto.

La dua demando ĉu malantaŭ la du supre menciitaj entreprenoj estas gildaj entreprenistoj? estas respondenda ĝuste de tiuj kiuj estas malantaŭ tiuj entreprenoj kaj mi eĉ farus plian demandon: kiom ili proksimas al ekonomia demokratio?.

«Ĉu estas gildaj entreprenistoj en Esperantio?» recibió 0 desde que se publicó el domingo 29 de agosto de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.