LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Ĉu insulo en la reto aŭ alternativo al la reto?

Ĉu la novaj liberaj sistemoj, elpensitaj kiel alternativoj al Facebook + Twitter kaj kun distribuita strukturo, povus estigi logikojn kaj dinamikojn malsamajn al tiuj naskiĝintaj ĉe centralizitaj servoj?

Hazte socio de «El Arte» y haz cerveza

Mar_de_floresFine de 2010 ni publikigis plurajn afiŝojn pri la naturo kaj la sekvoj de la Fbt-modelo, tio estas, ensociiĝo per Facebook + twitter. La konversacioj kiuj nutris tiujn afiŝojn naskiĝis el la demando ĉu la novaj liberaj sistemoj, elpensitaj kiel alternativoj al Facebook + Twitter kaj kun distribuita strukturo, povus estigi logikojn kaj dinamikojn malsamajn al tiuj naskiĝintaj ĉe centralizitaj servoj?.

Ni ja bone konas la ĝeneralajn danĝerojn de centralizitaj servoj sed trans tio fariĝis klare kaj evidente ke la FbT-modelo havis fortan sekvon en la kulturo kiu naskiĝis el la Interreto. Ĝi iom post iom ŝancelas la naskiĝon de konversaciaj komunumoj kaj sekve limigas la naskiĝon de novaj identecoj kaj sociaj modeloj.

Tri jarojn poste

Antaŭ nelonge ni instalis du nodojn surbaze de GNUsocial, unu el tiuj alternativaj sistemoj. La du nodoj estas lamatriz.org kaj pluvio.net. En tiuj ĉi unuaj tagoj da sperto kun GNUsocial ni multe lernis kaj komencas malkovri interesajn kaj gravajn kontribuaĵojn al la supre menciita konversacio.

David: en la aliaj nodoj de quitter mi kredas ke oni vidas malpli da uzado por diskonigi ligilojn ol en twitter, kaj pli da signoj kaj konversaciado

Jacinto: Kiel plaĉe! spaco sen tiom da bruo por la trankvila konversacio.

Unue David kaj poste Jacinto atentigas pri la ekzisto de konversacioj en la nodoj de GNUsocial. Leginte iliajn mesaĝojn kaj releginte pasintajn afiŝojn mi kredas ke mi trovis la ŝlosilon por kompreni el kie fontas tiu ĉi malsamo.

Estas kurioza la fakto ke kiam servo estas elpensita por konkreta komunumo kaj oni liberigas la programaron sur kiu ĝi baziĝas…ĝi senigas sin je sia centralizanta rolo (sendepende ĉu temas pri facebook), ĉar ĝi enfokusiĝas pri la konstruado de «insulo en la reto», disponigas ilojn por aliaj kaj malproksimiĝas de la totalisma ideo fariĝi alternativo al la reto.

«Ĉu insulo en la reto aŭ alternativo al la reto?» recibió 1 desde que se publicó el Viernes 13 de Febrero de 2015 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Pingbacks recibidos desde otros blogs

  1. […] frue? Mi kredas ke jes kaj havas la intuicion ke interligitaj datumoj fariĝos tre valoraj por la komunikado inter la nodoj de distribuitaj retoj kiuj pli kaj pli gajnas terenojn en la batalo kontraŭ la […]

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias