LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Ĉu necesas la intelekta proprieto?

La afero PIVoj montris al ni kelkajn gravajn faktojn rilate la uzon de la kopirajtoj kiel preteksto por cenzurado, retan topologion kaj la esperantajn eldonejojn. Bedaŭrinde la debato kiu poste okazis en la blogsfero pri la okazintaĵo ĉefe enfokusiĝis je tio kio ja estis evidenta kaj seninteresa: la puneblo de la malrespekto de la kopirajto kaj ĉu ĝi estas kimo aŭ delikto. Malgraŭ tio jam en tiu debato Beĉjo trovis en la severa defendo de la kopirajto malutilon al la ĝenerala intereso. Nun en plinova afiŝo Beĉjo parolas pri patentoj (alia formo de intelekta proprieto) kaj pri kiel la patenta sistemo ne funkcias favore al la socio. Tiu ĉi penslinio kondukas nin al la vere gravaj demandoj kaj debato: ĉu necesas la intelekta proprieto? ĉu ĝi estas utila aŭ malutila?.

Por respondi al tiuj demandoj kaj enkonduki la debaton necesas kunteksto pri kio ja estas la intelekta proprieto, pri kiel ĝi funkcias kaj pri ĝiaj sekvoj.

La intelekta proprieto estas la aro da leĝaj stimuloj kaj privilegioj per kiuj la leĝo protektas la aŭtoron -kaj eventuale la komerciston- de arta aŭ literatura verko, inventaĵo aŭ teknologia aplikado. Tutmonde la sistemo artikiĝas per patentoj kaj depende de la lando per kopirajtoj aŭ aŭtorrajtoj.

Esence la sistemo de la intelekta proprieto funkcias kaj artikiĝas sur ekskluzivaj privilegioj kiujn la ŝtato koncesias al la aŭtoroj, kreante fakte malsamajn gradojn kaj formojn de dumtempa monopolo super la enkomercigo kaj ekspluatado de la produkto de iliaj kreaĵoj kaj kelkfoje ankaŭ super la uzoj kiujn de tiuj kreaĵoj faras iliaj legitimaj aĉetintoj.

La unuaj patentoj naskiĝis kiel maniero efektive kontroli tion kion oni publikigis en la Renesanco. La etendiĝo de la porteblaj printiloj en la Renesanca Eŭropo, kaj kun ili la disvastiĝo de la ideoj de kristanaj erasmistoj kaj reformismoj, rapide alarmis la eklezion, la princojn kaj la respublikojn de la eŭropa kontinento. Ili uzis tiam la leĝan tradicion kiu metis la feŭdajn urbajn gildojn sub la protekton de la leĝo por efektive kontroli tion kion oni publikigis. La unua monopola leĝa kadro estis do ankoraŭ feŭda kadro kies celoj estis la politika kontrolo de la naskiĝanta publika agendo, pro kio la aŭtoro ne aperis kiel subjekto de rajtoj, sed la presisto.

Sed la unua leĝa sistemo de intelekta proprieto aperis en la Baroka Anglio. Ĝi estas la nomita Statute of Anne de 1710. La graveco de tiu normo fontas el tio ke en ĝi la unuan fojon aperas la karakterizaĵoj propraj de la sistemo de intelekta proprieto tiel kiel ni nune konas ĝin:

  • Ĝi prezentiĝas kiel sistemo de stimuloj al la aŭtoroj motivita de la pozitivaj eksteraj efikoj estigitaj de ilia laboro. Fakte ĝia tuta titolo estis:
  • An Act for the Encouragement of Learning, by vesting the Copies of Printed Books in the Authors or purchasers of such Copies, during the Times therein mentioned

  • Ĝi starigas sistemon de universala dumtempa monopolo: 21 jaroj por la aŭtoro de kiu ajn libro.

Alveninte al tiu ĉi punkto estas klare ke la intelekta proprieto estis kaj estas ligita al centralizitajmalcentralizitaj retoj en kiuj la centraj nodoj (reĝo, ŝtato…) havas filtropovon. Due vidiĝas ke la debato pri la intelekta proprieto tute ne temas pri la moralaj rajtoj de la aŭtoroj aŭ kreantoj super iliaj kreaĵoj, sed pri la neceso aŭ neneceso starigi dumtempajn monopolojn kiuj stimulu la aŭtorojn aŭ kreantojn.

La konvencia argumentado diras ke se ni volas ke ekzistu kreiva agado necesas ebligi la monopolon artefarite altigante la reproduktokostojn de la varo kiu enhavas la inventaĵon.

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj preskaŭ ĉiuj ekonomistoj havis tiun konvencian argumenton en sia durdisko sed jam ekzistis kelkaj spertoj kiuj montris ke reale, dank’ al la disvolvo de la distribuitaj teknologioj de komunikado, tio komencis ŝanĝiĝi.

La paradigmoŝanĝo komenciĝis en Majo de 2002, kiam la profesoroj en UCLA Michele Boldrin kaj David Levine publikigis en la American Economic Review la unuan el serio da sciencaj artikoloj kiuj pruvis la neneceson de la ekzisto de la intelekta proprieto por la ekzisto de stimuloj por la kreado kaj la ennovigado en kadro kiel la nuna.

Dank’ al la rezultoj de la laboro de Michele Boldrin kaj David Levine evidentiĝis ke se la inventaĵo aŭ kreiva ideo estas inkluzivata en varo (kio ĉiam okazas); ke se la reproduktado, imitaĵo aŭ kopio postulas ioman intelektan aŭ teknikan lernadon kiu igas ke la imitaĵo neniam estu senkosta (kio ĝenerale okazas) kaj ke se estas limoj en la reproduktokapablo ( kio estas tre evidenta en la plimulto el la kazoj), la dekalkulita valoro venanta el la kvazaŭrentoj kiun ricevas la origina kreanto je foresto de kopirajtoj aŭ patentoj, estas pozitiva kaj kreskas ju pli malaltiĝas la reproduktokostoj de la varo en kiu la ideo estas inkluzivata.

Kompreneble la nunaj profitantoj el la monopoloj kiujn la intelekta proprieto starigas kaj la mafiuloj ĉirkaŭ kiuj ĝi pivotas tute fajfas pri tiuj rezultoj. Fakte ili subskribas novajn leĝojn por plifortigi la protekton de la intelekta proprieto.

«Ĉu necesas la intelekta proprieto?» recibió 0 desde que se publicó el domingo 10 de octubre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.