LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Ĉu Unuiĝintaj Fileoj?

Kreskanta nombro de transnaciaj komunumoj tutmonde aperas. Kelkaj inter ili emas, celas aŭ jam disvolvas kundividitajn ekonomiojn ĉirkaŭ diversaj malfermitaj komunaĵoj. Ili estas fileoj, kaj ĉiufoje pli da homoj vidas en ili alternativan vojon por alfronti la krizon, eksperimenti socian novigadon kaj vivi identecon inkluziveme. Alvenas tempo por tutmonde interkonekti kaj enretigi ilin. Ĉu vi vidas Esperantparolantajn fileojn en tiaj retoj?

Kreskanta nombro de transnaciaj komunumoj tutmonde aperas. Aŭtentaj filioj de la samtavolana epoko, ili estas ĉie kaj ĉion kundividas kaj produktas: de kantoj ĝis konstruaĵoj, de programaro ĝis aŭtoj. Kelkaj inter ili emas, celas aŭ jam disvolvas kundividitajn ekonomiojn. Ili kreas solidarajn spacojn kaj identecajn merkatojn ĉirkaŭ diversaj malfermitaj komunaĵoj: scio, organizado-maniero, teĥnologio, lingvo…

Ili nomiĝas fileoj kaj ili esploras la novan mondon de la ekonomia demokratio uzante la samtavolanan teĥnologion kaj pelinte la logikon de la abundo de la distribuitaj retoj. Ĝiaj retoj estas pli ampleksa ol iliaj membroj, ĉar fileoj ne nur fokusiĝas je si, sed normale ankaŭ celas havi sekvojn en ties medio per kulturaj, ekonomiaj kaj solidarecaj agadoj. En la mezo de la nuna tutmondiĝa krizo, fileoj estas veto por sen-ŝtatlima sociaj koheroj.

Kio estas “fileo”?

  • Fileoj estas transnaciaj komunumoj kun propraj kaj diversaj identecoj kiuj disvolvas aŭ celas diversajn formojn de ekonomia demokratio por siaj membroj kaj sia medio

Ekzistantaj fileoj kreskas kaj sociaj entreprenistoj klopodas krei novajn. Ĉiutage, pli da homoj vidas en la fileoj alternativan vojon por alfronti krizon, eksperimenti socian novigadon kaj vivi identecon inkluziveme.

En tiu kadro, Michel Bauwens, prezidanto de la “Fondaĵo por la studo de la Samtavolanaj Iniciatoj” (pli bone konata angle kiel “P2P Foundation“) proponis al indjanoj kune kunordigi Organizaĵon de Unuiĝintaj Fileoj, la unua tutmonda reto de fileoj. Ĝiaj ĉefaj celoj estos interkonekti ekzistantajn fileojn, kreante komunan tutmondan reton de interŝango, kaj helpante disvolviĝon kaj kreskon de novaj iniciatoj.

Probable, ankoraŭ fileoj estas nek tro riĉaj nek tro multnombraj, ankoraŭ ili ne estas tre videblaj kiel subjektoj de la novaj tempoj. Sed temos pri la unua fojo kiam multe da fileoj malkovriĝas antaŭ la mondo. Certe ĝi povas esti la plej grava iniciato de la samtavolana mondo en la tuta jardeko.

Organizaĵo aŭ reto estas “transnacia” kiam…

  • Ĝi artikiĝas sur sennaciaj celoj
  • Membreco ne estas limigita de nacia identeco aŭ ŝtata pasporto
  • Agado ne estas limigita de naciaj ŝtatlimoj
  • La interna organizado kaj reprezentado ne estas dividita en naciajn aŭ ŝtatajn grupojn

Ĉu Esperantoparolantaj fileoj?

En la Esperantparolanta mondo, organizaĵoj kiel Intraespo aŭ la Esperanta Civito, jam diskutis pri la koncepto de fileo kaj referencis ĝin plurfoje. Eĉ la lasta TEJO rezolucio donas eksterordinaran deir-punkton por la debato.

Ni volas inviti niajn legantojn al la diskutado pri la supre menciita iniciato kaj la informoj pri fileoj prezentitaj en tiu ĉi afiŝo. Ĉu vi vidas Esperantoparolantajn fileojn en tiaj retoj?

«Ĉu Unuiĝintaj Fileoj?» recibió 3 desde que se publicó el domingo 26 de agosto de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por las Indias.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.