LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Ĉu vi jam ludis Pokémon GO?

Pokémon GO malkaŝas novan Madridon

El futuro aquí y ahora: Keynes, Marx, Dewey, Foucault, Dreikurs, Zamenhof, etc.

Pokemon Go hands onHieraŭ amikoj vizitantaj nin malkaŝis al ni la ludon, aplikaĵon, Pokémon GO. Mi devas konfesi ke mi neniam ŝatis la animacian TV-serion pri la famaj pokemonoj kaj fakte mi eĉ ne unu fojon ludis la videoludojn. Sed tio ne gravas nun. Pokemonoj nun prezentiĝas antaŭ ni en formo de aplikaĵo por poŝttelefonoj. Ĝi disponeblas por Androidaj kaj Ipadaj aparatoj. Unuaj kontaktoj kaj komenca sperto kun tiu ĉi ludo igas min pensi pri tio ĉu ni ludas aŭ ŝanĝas la mondon kaj pri urboj kaj ties vizaĝoj.

Ĉu ludi aŭ ŝanĝi la mondon?

trovu_la_ringon_perditanLa aplikaĵo vekis mian intereson ĉar ĝi estas kombino el poŝtelefonoj, interaga fikcio aŭ konversaciaj aventuroj, kaj rolludoj. Ĝi prezentas novan manieron interagi kun la reala mondo. Fakte la limo inter la reala kaj fikcia mondo malgrandiĝas kaj ne estas klare kie komenciĝas la unua kaj kie finiĝas la dua. Mi trovas tion ĉi tre interesa. Ĝi estas esplorinda ne nur kiel distraĵo sed kiel nova maniero lerni kaj kuraĝi proponi ŝanĝojn kiuj pro la pezeco de la realo estas tuje formetitaj kaj eĉ ne priatentitaj. Mi celas la rolon kiun iam ludis sciencfikcia literaturo. Alia ingredienco en tiu ĉi pripensado estas projektoj kia «Trovu la ringon perditan».

Urboj kaj ties vizaĝoj

ciclovia_madridoAntaŭ kelkaj jaroj kiam ni vizitis Parizon ni ja ne nur vizitis unusolan parizon, sed plurajn. Ni vizitis la Esperantan parizon kiu konsistas el tie troviĝantaj lokoj kaj asocioj ligitaj al Esperanto. Ni ankaŭ vizitis la parizon de Amélie Poulain, ni vizitis la straton kie ŝi loĝis, la kafejon kie ŝi laboris kaj la kanalon kie ŝi iris lanĉi ŝtonetojn sur akvon. Kaj kompreneble ni vizitis la turisman parizon kies ĉefa reprezentanto estas la Eifel-turo.

Same okazas pri, Madrido, la urbo kie ni loĝas nun. Ni ja konas plurajn Madridojn kaj ni interagas kun tiuj malsamaj madridoj en malsamaj okazoj kaj momentoj. Ni ja povas rakonti al vi pri la bicikla madrido, pri la gastrononia kaj pri la turisma. Mi rakontas al vi pri la malsamaj vizaĝoj de urboj ĉar hodiaŭ, dank’ al Pokémon GO, ni konatiĝos kun la pokemona Madrido. Ni eliros kun poŝtelefono en man’ por ĉasi kelkajn pokemonojn. La simpla ideo malkaŝi la ekziston de iuj monstraj kreaĵoj en lokoj rutinaj estas ja instiga.

«Ĉu vi jam ludis Pokémon GO?» recibió 2 desde que se publicó el Sábado 16 de Julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias