LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

De la nacioj al la retoj – Antaŭparolo

Kiel promesite jen nova esperantigita ĉapitro de la libro “De las naciones a las redes” verkita de David de Ugarte, Pere Quintana, Enrique Gómez y Arnau Fuentes. Ĉi-okaze verdire ne temas pri ĉapitro sed pri la Antaŭparolo kiun verkis Josu Jon Imaz.

Mi volas profiti la okazon por klarigi ke mi volas peti helpon nur por revizii la tradukon kaj koncerne la enhavon mi nur invitas vin al debato.

Antaŭparolo


La teknologiaj ŝanĝoj signis la civilizaciojn kaj la sociajn kaj politikajn strukturojn. La konceptoj nacio kaj suvereneco ŝajne ekzistis ĉiam. Tamen, ili naskiĝas en difinita kunteksto signita de du teknologiaj progresoj kiuj okazis inter la jarcentoj XVI kaj XVIII: la presarto kaj la vapormaŝino.


La unuformigo de la kulturaj kaj lingvaj spacoj, rezultigita de la presarto, etendas la percepton de aparteno al spacoj plivastaj ol tiuj je kiuj la homaj estaĵoj kutimis. Siatempe, la vapormaŝino kaj la industria revolucio aldoniĝas al antaŭa fenomeno por doni formon al ekonomiaj medioj kiuj renkontiĝas kun la kulturaj spacoj konstituitaj, estigante la Naciŝtatojn kiel politikan strukturon regantan dum du jarcentoj. La reago de tiuj lingvaj kaj kulturaj spacoj kiuj ne artikis tiun ekonomian kaj politikan realon stimulas naciismojn en Eŭropo dum la jarcentoj XIX kaj XX, kiuj fine konsistigos ŝtatajn realojn en kelkaj okazoj ( Italio, Germanio, Norvegio, Finlando, Ĉeĥio, ktp.), dum aliaj restas kiel naciaj aŭ kulturaj spacoj sen ŝtata strukturo, en kelkaj okazoj kiel nestabila aŭ nesolvita problemo.

Alia granda teknologia revolucio plurajn jarmilojn antaŭe, tiu de la neolitiko kun subita invado de la agrokulturo kaj la brutobredado, faris el la homa estaĵo, nomadulo, ĉasanto kaj kolektanto, malnomadulon. Aperas la unuaj klasoj ne rekte produktantaj, tiel kiel la sociaj strukturoj fariĝas pli kompleksaj, kia estas la urboj. La urboj aŭ polis kreskas en kelkaj okazoj formante la imperiojn de la antikva tempo, fenomeno komenciĝinta en la antikva mezopotamio. La romia imperio estas eble la strukturo pli polurita de tiu erao.

La tutmondiĝo ne estas nova fenomeno. Kiel analizas Thomas Friedman en La mondo estas plata, en la XVI-a kaj XVII-a jarcentoj tutmondiĝis la imperioj, en la XX-a tutmondiĝis firmaoj, kaj aparta faktoro konsistas je tio ke ekde la jarmilfino, ekde antaŭ dek jaroj, estas ni la homoj kiuj tutmondiĝas. Kaj denove estas tria teknologia revolucio kio okazigas la transformon: tiu kaŭzita de la novaj teknologioj de informado kaj komunikado, el kiu Interreto estas la pli transformanta esprimo.

De Ugarte, Quintana, Gómez y Fuentes analizas en De la nacioj al la retoj tion kio okazas al ni en tiu ĉi nova mondo kiu kreiĝas. Interreto naskiĝas en favoraj cirkonstancoj ĉar la krizo aŭ transformo de la koncepto de nacio jam antaŭ jardekojn komenciĝis. Tri eŭropaj militoj en malpli ol jarcenta daŭro kiuj finiĝas kun la katastrofo de 1945 reformuligas la modelon de la tradicia Naciŝtato kaj la absoluta suvereneco. La projekto de Eŭropa unio estas eble la pli noviganta modelo por respondi al la mankoj de realo kiu ankoraŭ estas bazita sur la ŝtata sistemo. Sed ĝi novigas kreante novajn spacojn kaj interagadojn superantajn la tradician koncepton de landlimo. Novaj malfermaj spacoj kreiĝas por ektrakti realojn kiuj estas novecaj: la mediaj problemoj, la tutmondaj nutradproblemoj, la komercoregulantaj institucioj, la superŝtataj medioj de justeco kaj sekureco estas strukturoj kaj medioj kreitaj por ektrakti la problemojn kiuj ne trovas respondon en la tradiciaj ŝtat-limoj.

Kenichi Ohmae analizis jam en La fino de la Naciŝtato: stariĝo de la regionaj ekonomioj la aperon de novaj ekonomiaj realoj, konsistigitaj de hinterlandoj pli homogenaj kiuj en kelkaj kazoj faris el la regionoj pli dinamikajn spacojn kaj en aliaj kreis areojn kiuj forigis la landlimojn kiel kuniĝantaj sukerpecoj. Ankaŭ en la naŭdekaj jaroj en Jihad vs. McWorld, de Benjamin R. Barber, oni preferis tiun ekonomian analizon de Ohmae pri la apero de movadoj de refirmigo de la identeco, kelkfoje defendaj, kiel respondon al la novaj realoj kiujn la tutmondiĝo kreis.

La Roma Klubo, en enketo publikigita en 1992 sub la titolo La unua tutmonda revolucio, analizas tiujn ĉi du tendencojn, unu centripetan kaj alian centrifugan, kiuj estiĝas en la mondo kaj ĝi finiĝas dirante “La evidenta konflikto estas la rezulto de la malfacilo reakordigi tiujn du tendencojn kadre de la nuna politika sistemo, kiu estas rigide bazita sur la modelo de la Naciŝtato. Kion ni bezonas estas la reformulo de la adekvataj niveloj por la preno de decidoj, kun la celo proksimigi la decidoprenajn lokojn al tiuj kiuj profitas kaj suferas konsekvencojn de la decidoj”.

Sekve, tiam kiam aperas kaj etendiĝas la interreto, en la jardeko de la naŭdekaj jaroj, la debato jam estis prezentita en tiuj ĉi terminoj. Tamen, la procezo de transformo de la sociaj ligoj, de la formoj teritorio-ligitaj al tiuj propraj de la retoj, akceliĝis geometrie dum la lasta jardeko. Tiu ĉi estas la fenomeno kiun oni analizas kun eksterordinara precizeco paĝon post paĝo en la libro De la nacioj al la retoj. La ligoj de la teritorio malrigidiĝas kaj kreiĝas retoj kaj komunumoj en kiuj la geografiajn ligojn kelkfoje anstataŭas afinecoj, komunaj interesoj kaj kundividitaj celoj. La koncepto de aparteno ne malaperas, sed ĝi etendiĝas al spacoj kun pli alta grado de libereco. Tio estas kiel se ni estus estintaj ĝis nun plataj figuroj loĝantaj en dudimensia spaco dividita de nigraj linioj kun regionoj kolorigitaj malsamkolore kaj subite ni fariĝas tridimensiaj: nun ni estas geometriaj korpoj pli ampleksaj, kun formoj pli kompleksaj. Ni plu interagas kun tiu spaco kiu dividas nin, pro kio ni ankoraŭ estas enskribitaj al la tradiciaj naciaj identecoj, sed ni havas pli da nuancoj, pli da dimensioj. Kaj ni eĉ malkovras ligojn kiuj unuigas nin trans la aparteno aŭ ne al la sama koloro sur kiu antaŭe ni loĝis, kaj kiu nun estas plia el la nenombreblaj spacoj kiujn ni povas konsideri kiel parton de ni men.

La reto estas la mekanismo kiu fortigas la potencon de esplora grupo, la pozicion de firmao en ties merkato kun ties produktaĵoj, agendon de homo aŭ liajn gradojn de rilato. Antaŭ ne longe mi estis en usona universitato en kiu grava parto de mia grado de persona rilato kaj eĉ profesia fariĝis virtuala. La reto estis parto de mia vivo, la kreita reto fariĝis parto de mia propra identeco kaj mi mem travivis ian sperton de senteritoriigon. Pro akademiaj kaj profesiaj motivoj en la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj mi loĝis ekterlande. Sed la fenomenon de reta partopreno priskribita en tiu ĉi libro mi spertis nur en la travivaĵo de tiu ĉi lasta jaro. Kial? Pro la disvolvo de teknologio kiu permesas la artikadon de la reto en ties tuta dimensio, teknologio kiu antaŭ dek kvin jaroj estis naskiĝanta.

Diras la profesoro Innerarity, konsiderata de Le Nouvel Observateur kiel unu el la dudek kvin eŭropaj pensuloj plej gravaj de la XXI-a jarcento, en sia eseo La nevidebla socio, ke la novaj spacoj tendencas al la malapero de la centroj kaj al la formado de retoj. Ili ne formiĝas surbaze de la modelo de la antikvaj koncentriĝoj. Sed ili komencas aspekti kiel vasta maŝaro. Prezentu ni kiel ekzemplon la vojreton. Ni konis malaltdensan, radian, ĉiam centrostreban maŝaron, kaj ni ne pensu nur pri la hispania radia figuro kiu konverĝas en la kilometro nul’ de la Pordo de la Suno en Madrido, aŭ en la stelforma centro enkadrigita de la Triumfa Arko en Parizo. Ni iru trans la tempo kaj la spaco kaj ni pensu pri la Romia Imprerio, kun ties radia vojreto renkontiĝanta en Romo. La procezo de civilizado, atentigas Daniel Innerarity, eble ne estas pli ol la kreado de plidensaj maŝaroj kaj retoj kiuj rompas la radian karakteron kaj teksas ion pli plurpolusan, en kio la aldoniĝo de novaj maŝoj( novaj realoj) kaj la kreado de multe pli grandaj ĉiutipaj ligoj rezultigas la tutmondiĝon. La nomataj BRIC ( Brazilo, Rusio, Barato, kaj Ĉinio, la tuta latenameriko, sen forgesi Indonezion, la landojn de la Persa Golfo kaj novajn aktorojn) estas tiuj novaj maŝoj, kaj la trikaĵo de ĉiutipa reto (teknologio de informado kaj komunikado, kulturaj retoj, komerco, akademiaj kunlaboraĵoj, korporacioj de firmaoj, novaĵoj, ktp) densiĝas, malpliigante la rolon de la centro.

Tiu ĉi estas la mondo en kiu ni vivas. Nun, permesu al mi prezenti kemian ekzemplon honore al mia antaŭa edukado. La energio de aktiviĝo de la sistemoj, tio estas, la peno kiun bezonas nova aktoro por transsalti la baron cele al konkura eniro en sektoron aŭ merkaton, estas ĉiufoje malpligranda. Kiel diras Thomas Friedman, la mondo komencas esti plata. Tio estas, pli da rettrikado, kaj malpli da “deklivoj” por landoj kaj medioj kiuj volas eniri en la sistemon. Kaj por tiuj kiuj laboras de siaj konvinkoj por plijusta socio, ĉi tio signifas novajn okazojn por tiu 80% el la homaro kiu restis en la lasta jarcento ekster la spacoj de disvolvo.

La aŭtoroj pravas pri tio ke ĉi tio estas nur la komenco, kaj devos esti la kunfluado kaj interagado de la novaj transnaciaj konversaciaj spacoj kaj la ekonomiaj spacoj de simila medio kio estigu en ties tuta dimensio la novajn identecojn. Kaj en tiuj ĉi ludos esencan rolon la lingva komunikadspaco, kiel ankaŭ subtrekas tiu ĉi libro. La politikajn strukturojn estiĝontajn de tiuj ĉi retaj realoj ni ne povas ankoraŭ en ties tuta dimensio intuicii, sed ĉio indikas ke ili povas alporti malpligrandan teritoridependencon kaj ke ili povas revalorigi la spacojn de politika kaj persona libereco.

Ĝi ne estos simpla. Estas temoj pri kiuj min zorgas ke ili ne estu adekvate solvitaj en tiuj ĉi novaj medioj. Ekzemple, solidareco al la malplifortaj, tiuj kiujn la vivo batis, tiuj kiuj estas protektataj de solidarecospaco en la tradiciaj naciaj strukturoj, kun ties komunumismo, ili povas esti la perdantoj en la novaj Freedonia, aŭ en la spacoj kaj retoj kun pligranda libereco kaj de libera aliĝo de la homoj, sed en kiuj forestas mekanismoj de socia kohero. Ĝi estas aspekto prilaborenda, konstruenda kaj artikenda.

Estas ankaŭ riskoj de integrismo, de ŝanĝotimaj fortoj kiuj povas, krome, profiti la retoforman strukturon de reta mondo por ataki la liberecon kaj la sekurecon de tiuj ĉi novaj realoj. Sed ankaŭ estas grandaj okazoj. La tradiciaj minoritataj identecoj, la malgrandaj kulturaj kaj lingvaj spacoj, povas gajni en tiu ĉi mondo kiu kreiĝas se ili vetas por la reto fronte al la muro kaj se ili elektas esti plia maŝo, kun ties propraj internaj ligoj kun tiuj kiuj kundividas tiun travivaĵon, kaj samtempe malfermaj al aliaj maŝoj.

En la tradicia nacio, la risko konstruiĝi fronte a la alia, kontraŭ la alia identeco, estis tre granda. La refirmiĝo fronte al… povis laŭ kelkaj fortigi la propran identecon. Tamen, la reto postulas malfermon, des pli mi valoras ju pli da ligoj mi havas, ju pli mulnombraj estas la identecoj al kiuj mi apartenas, ju pli vigla estas mia partopreno en forumoj kaj realoj…fine, la reto superanta la tradician koncepton de nacio faciligas tion ke mi konstruu min kun la alia anstataŭ fronte al la alia. Kaj se mi konstruas min kun multaj, mi fariĝas forta maŝo en la maŝaro kiu ĉirkaŭas min, kaj mia propra identeco fortiĝas. Kundividi fortigas min kaj izoliĝi malfortigas min.

De la nacioj al la retoj prezentas defiojn, pripensojn kaj ĝi komencas pentri pentraĵon kiun ĝi ne finas penti, ĉar ĝis nun ne estas ankoraŭ respondo al multaj el la prezentitaj pripensoj. Ni vidos. Sed ĉio indikas ke la retoforma horizonto, eble postnacia, en kiu la ebenoj de la identecoj kaj la interrilatoj estos muloblaj kaj kompleksaj, ekmontriĝas. Klopodi haltigi la akvofluon estas vane. Ni pensu pri la okazoj, pri la liberecdozo kiun ni gajnas kaj en la riĉeco de novaj realoj kiuj fariĝos parto de ni mem. Ni analizu la problemojn, ni anticipu la mankojn kaj la malfortojn de la nova realo kaj ni strebu serĉi solvoj por ili. Sed la ludo povas valori la penon. La religiaj militoj en Okcidento malaperis kaj tio ne signifas ke iu devis rezigni sian religion. Ĉu povos reta mondo kontribui al la superado de la naciaj konfliktoj sen ke iu estu devigata rezigni sian identecon kaj sen ke iu devu altrudi iun identecon? Ne altrudi-Ne malhepi povas esti la devizo kiu akompanu retan mondon.Ĝi estas tuta defio.

Josu Jon Imaz

«De la nacioj al la retoj – Antaŭparolo» recibió 0 desde que se publicó el martes 29 de diciembre de 2009 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.