LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

De la nacioj al la retoj – Pri kio temas tiu ĉi libro?

Jen nova esperantigita ĉapitro de la libro “De las naciones a las redes” verkita de David de Ugarte, Pere Quintana, Enrique Gómez y Arnau Fuentes. Ĉi-okaze mi prezentas al vi la ĉapitron Pri kio temas tiu ĉi libro?

Pri kio temas tiu ĉi libro?

Milcentoj da homoj ( Estas kiu kalkulas eĉ milionon) vivas hodiaŭ kiel propravolaj novnomaduloj, vojaĝante de lando al lando kaj rezignante stabilan loĝejon, interkonektitaj per malsamaj virtualaj retoj per kiuj ili vivtenas sin kaj sekurigas sian ekonomian kaj personan sendependecon.


Ĝi sendube estas ekstravaganca fenomeno, sed ne unika. Ĉiufoje pligrandiĝas la nombro da homoj kiuj bazas sian ekonomian kaj socian vivon sur enretaj komunumoj. Ili estigas interkonsiliĝajn kaj politikajn procezojn kiuj ĉiufoje malpli rilatas kun la Ŝtatoj kaj ties limoj. Ili arigas milionojn da homoj tra la tuta mondo kaj ili estas la favora grundo de la novaj identecoj ĉiutipaj: de Al-Kaida ĝis la retoj de ekovilaĝoj aŭ la ciferecaj cionistoj, heredantoj de la unuaj kulturoj de la kiberspaco kaj la cifereca subgrundo.

Samtempe, ĉiufoje estas pligranda la nombro da transnaciaj firmaoj kiuj havigas al si komunikajn kaj politikajn decidoprenajn sferojn kaj influon kiu sendube havas sekvon en ĉiuj medioj de la vivo de ties membroj. La malnova sistemo de la multnaciaj firmaoj, kies centro kaj origina identeco devenas de nacia firmao kiu internaciiĝis, komencas arkaikiĝi. Hodiaŭ senhalte kreiĝas novaj korporaciaj venecioj kiuj traktas la Ŝtatojn kiel egalaj, pensas en terminoj de eksteraferaj rilatoj kaj havigas al siaj dungitoj identecon kaj eĉ novajn formojn de civitaneco.

La ĉefa tezo de tiu ĉi libro estas ke la paso de socio de malcentralizitaj ekonomio kaj komunidado – la mondo de la nacioj – al mondo de distribuitaj retoj – ido de la interreto kaj la tutmondiĝo, ĉiufoje pli malfaciligas al homoj difini sian identecon en naciaj terminoj. Tial aperas novaj identecoj kaj valoroj kiuj longperspektive fine superos kaj subsumos la nacian kaj ŝtatistan rigardon de la mondo.

La identeco naskiĝas de la neceso materiigi aŭ minimume imagi la komunumon en kiu disvolviĝas kaj okazas nia vivo. La nacio aperis kaj etendiĝis precize ĉar la malnovaj lokaj kolektivaj identecoj ligitaj al la religio kaj al la agrara kaj metia produktado jam ne reprezentis kontentige la socian reton kiu produktis la pliparton de la politika, socia kaj ekonomia agado kiu difinis la medion de la homoj.

Sammaniere, por kreskanta nombro da homoj, la nacia merkato ĉiufoje esprimas malpli la aron da sociaj rilatoj kiuj formas ilian ĉiutagecon. Nek la produktoj kiujn ili konsumas estas naciaj, nek la kunteksto de la novaĵoj kiuj determinas la grandajn fundamentajn kolektivajn kursojn, nek necese estas nacia la plimulto el tiuj kun kiuj ili diskutas kaj kies opinio ilin interesas.

La nacia identeco fariĝas malgranda kaj samtempe tro granda, ĝi iĝas fremda.

Ne temas pri rapida disfalo. Ni ne devas forgesi ke la nacio stariĝis de reala neceso, kaj malgraŭ tio la procezo de ties universaligo bezonis du jarcentojn kaj estis, minimume, elasta, ĉar ĝi renkontis ĉiutipajn konstantajn rezistojn. La forlaso de la realaj komunumoj kie ĉiuj konis sin vizaĝe kaj nome por brakumi la patrujon, abstrakta komunumo kie oni ne konis la aliajn persone, estis multekosta kaj malfacila procezo.

Kaj, fakte, antaŭvideblas ke la Naciŝtato kaj la nacieco restos inter ni dum longe, samkiel la kristaneco plu ekzistas kaj kelkaj reĝaj familioj plu reĝas spite tion ke la nacia identeco estas hodiaŭ superreganta kaj determina politike kaj spite tion ke la mondo organiziĝas politike en Naciŝtatojn kaj ne sur dinastiaj rilatoj aŭ kredokomunumoj.

Estas multaj la historiistoj, politikologoj kaj sociologo kiuj hodiaŭ antaŭanoncas kaj eĉ defendas privatigon de la nacia identeco, procezo kiu havus similaĵojn kun la paso de la religio al la privata kaj persona sfero kiu karakterizis la leviĝon de la Naciŝtato. Sed la afero estas ke tiu privatigo, tiu supero, nur efektivigeblas de aro da alternativaj kolektivaj identecoj.

Kaj kio estas vere interesa estas ke la komunumoj kaj virtualaj identecaj retoj kiuj montriĝas kaplablaj konstrui ĝin ne nur difinas sin per ĝia transnacieco, sed elmontras tre malsaman naturon ol tiu de la grandaj imagitaj komunumoj, kiel la nacio mem, la raso aŭ la historia klaso de la marksismo. Ties membroj konas ĉiun alian membron kvankam ili neniam renkontiĝis fizike. Ĝi iel estas reala komunumo aŭ, plibone, imagita komunumo kiu ĵetas sin en la realon.

En la unua parto de tiu ĉi libro ni penos kompreni la nacion, la ilojn kaj la simbolojn per kiuj ĝi estis imagita kaj travivita.

En la dua parto ni sekvos la spertojn de la apartistoj de la XIX-a kaj XX-a jarcentoj, tiuj kiuj ne akceptis la pason al mondo kiu ĉiufoje ŝajnis pli al puzlo kun centoj da malsamkoloraj pecoj kaj penis apartiĝi de la neevitebla interna homogenigo kiun ĝi rezultigis.

«De la nacioj al la retoj – Pri kio temas tiu ĉi libro?» recibió 0 desde que se publicó el viernes 8 de enero de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.