LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

De la nacioj al la retoj – Zamenhof: De la Cionismo al Esperanto

Ĉi-sube mi publikigas la nedefinitivan tradukon al Esperanto de la ĉapitro “Zamenhof: del sionismo al esperanto” de la libro “De las naciones a las redes” mi publikigas ĝin unue kompreneble por kundividi kun vi ĉiuj tre interesan libron, sed ĉefcele por peti vian helpon por revizii la tradukon. viajn korektojn, komentojn, konsilojn, opiniojn, kaj aliajn sendu kiel komentojn al tiu ĉi blogaĵo aŭ al maoc84 ĉe gmail.com.

mia helpopeto ne limiĝas je la traduko sed ĝi etendiĝas ankaŭ al la enhavo.

la originala kaj angla versio de la libro estas elŝuteblaj en:

http://www.deugarte.com/de-las-naciones-a-las-redes

mi daŭrigos la tradukadon de la libro kaj mi publikigos ĉapitron post ĉapitro, mi antaŭdankas la helpantojn.

Amike,

Manuel Ortega.

Zamenhof: De la Cionismo al Esperanto.

En 1882, estante nur 23-jaraĝa, poljuda junulo, reprenos kelkajn ideojn de Noah(32) por fari sian propran analizon de la “juda afero”. Ni estas du jarojn antaŭ la affaire Dreyfus. Kontraŭjudismo estas perceptata kiel vestiĝo de la pasinteco kiun la vento de la progreso forbalaos per si mem.

La juda sekulariĝo (kun ties ombro de asimilismo) progresas ŝajne nehaltigeble. La plimulto de centroeŭropaj judoj konsideras sin parto de la nova kaj vivo-plena nacia mapo de la kontinento. Prusio fariĝos la unuigita Germanio en 1894 kaj la cionismo estas ankoraŭ romantika movado.

En tiu ĉi kunteksto, la juna Zamenhof parolas pri la malkonkordo en komunumo kiu komencas havi problemojn por difini sin, ĉar jam ĝi ne estas religia komunumo sed ankoraŭ ĝi ne estas kultura komunumo. Imagi la judan popolon en tiu momento de transiro estas ankoraŭ malfacile.

En 1881 Eliezer Ben­Yehuda ekloĝis en Palestino kaj komencis la procezon de kreado ( kaj instruado al sia unua filo) de la moderna hebrea lingvo. Zamenhof ne vetas por la recikligo de la malnova sankta lingvo. La popoloj – asertas – ne bezonas paroli la lingvojn de siaj prauloj, sed havi propan geografian spacon. Kaj elektokaze, ankaŭ Palestino ne estas la plej ebla celloko. Supermezure, la plej bona solvo estas, liaopinie, elmigri al Usono, formi judan komununon kaj havigi al si je la perspektivo de Ŝtato. Laŭ la maniero de Utah.

Mankas pioniroj, jes, sed ne en Oriento, sed por malfermi vojon en ameriko, ideo kiun li malestimos tiun saman jaron. Se la ĉefa celo estas sola spaco por konstrui nacion surbaze de teritorieco, multaj migraj proponoj kuntrenos feblan favoron.

Sed la jaro kiu donos formon al la nuntempa judismo estos 1894. Estas la komenco de la afero Dreyfus en Francio. Judaĵon oni komencos difini en terminoj ne jam religiaj, sed malpozitivaj: judo estas tiu persekutata – aŭ persekutebla – pro esti judo. Pri la skandalo raportis juna aŭstria ĵurnalisto: Theodor Herzl. Kiu kortuŝita pro la abskureco kaj la potenco de la Kontraŭjudismo en la klera progresisma Parizo de la epoko, konkludas ke estas neebla la plena integriĝo. La revo de progreso pulvoriĝas al li. En 1896 li publikigos sian respondon: El juda Ŝtato, akto de naskiĝo de la nuntempa teritoriisma kaj naciisma cionismo.

Multe pli da apogo havos en 1897 la Bund (la “unuiĝo”), la unua juda laborista partio. Fondita en Vilno sub la modelo de la socialdemokratio – kiu ĉiufoje estis pli naciisma -, divastiĝos tra la laboristaj kernoj de Rusio, Litovio kaj Pollando.

Ekde 1883, la Bund adoptas la teorion de la kultura aŭtonomeco, projekto de administra aŭtonomeco kun la bazoj en Galicio kaj fundamentita sur la jida kiel lingvo difinanta la judan nacian identecon.

Ĝi estos vera amaspartio, kun plimulto inter la centroeŭropaj judoj ĝis la dua mondmilito. Ĝia alfronto kun Rosa Luxemburgo( juda ŝi mem, fondinto de la Socialdemokratia Partio de Pollando kaj Litovio kaj poste ĉefo de la maldesktra branĉo de la germana socialdemokratio) kaj Trotsky surscenigos kolizion inter reaga kreskanta naciismo identece fronte al la diskriminado – sed necese integrisma – kaj la lasta asimilisma ŝanco, firma kredanto je la superado de la naciaj kaj religiaj identecoj: la marksisma komunismo, heredanto de la progresesperoj de la burĝa revolucio.

En 1901, en politika kunteksto de Bundisma plimulto, Zamenhof publike rezignas pri “la reveno al Palestino” , samtempe diskutas la meman ekziston de la juda popolo. Kio ekzistas – li asertas – estas homoj de la sama religio. Ne pro la fakto esti katolikaj kristanoj, italoj kaj francoj estas el la sama popolo. La religia substrato ne sufiĉas por konstrui nacian identecon.

Zamenhof proponas religian reformon kiel alternativon. La ideo estas ke malgranda komenca grupo adoptu la reformon kaj demonstru al la aliaj la superecon de la novaj ideoj. Li kredas ke, sendube, iom post iom aliĝos pli kaj pli da judoj al la reformo kaj, fine, ĉiuj la judoj sekvos tiun ĉi novan version de sia religio kiu fine solvos la “judan aferon”.

Tio estas, Zamenhof provas sintezon de la ĉefaj identecaj tendencoj de la centroeŭropa judismo: la socialdemokratia bundismo, integrisma kaj naciisma; la laika Herzlismo, kiu poras la koloniadon de sankta tero; kaj la religia cionismo de Agudat Israel, kiu proponis bazi la judan identecon sur la biblia leĝo-dona korpo.

Lia reformo, la hilelismo, sekvas la tradicion de kulto al la pravo de Robespierre aŭ de la “religio de la homaro” de la saint-simonistoj kaj Comte. Rezignante pri la revelaciita vero, proponas utiligi la sanktajn tekstojn nur kiel inspirfonton, komparas la voĉon de dio kun la voĉo de la konscio – ideo heredita el la ĥasidisma tradicio en kiu lia familio partoprenis – kaj prenas kiel kernon de ties moralo la talmudan maksimon “ne faru al aliaj, kion vi ne volas, ke aliaj faru al vi”.

Zamenhof pensas ke, komence, tiu ĉi movado servos por solvi la problemojn de la juda popolo. Sed, kun la paso de la tempo, tial ke tiu ĉi nova popolo estos konstruita sur neŭtralaj bazoj, neŭtrala kaj homa religio, neŭtrala lingvo, ktp., iom post iom povos malfermiĝi por akcepti homojn de kiu ajn origino. Sed ni ne eraru, tiu ideo de la popolo kiu elektas, apartiĝas kaj donas ekzemplon por fine akordigi en ties sino la tutan homaron, estas en la malnovtestamenta juda identeco mem. Zamenhof nur donas al ĝi raciisman-modenan formon.

Fakte, la hilelismo ankoraŭ estas cionismo. Ĝi malakceptas la herzlisman cionismon, kiu, laŭ ĝi, kredigas la judojn ke nur en Palestino ili estos feliĉaj. Ĝi proklamas ke la hilelistoj ĉiam amos Palestinon, sed neos ke la solvo de al la juda problemo dependas de ĝi. Anstataŭe – la nekonsciaj rememoroj same de Ararat kiel de Israel Zangwill(33) estas ĉi tie klaraj – estonta hilelista kongreso serĉos setlejon kie ili povu disvolvi sian propran nacian kulturon.

Sed ĉiu nacia kulturo postulas nacian lingvon. Plian fojon, En klara kontraŭstaro al Herzl-inspirita cionismo, Zamenhof senprudente diras ke “kiam judo diras ke lia lingvo estas la hebrea, tiu mensogas ĉar tiu ne scipovas ĝin”.

Tiel ke, trans reformi la religion kaj serĉi setlejon, li donas al hilelismo la celon krei por la judoj propran lingvon, ne bazita sur la simpligo de la hebrea lingvo, sed sur la lingvaro kiun ili jam reale parolis, neŭtrala lingvo kiu ricevos, parenteze, la saman nomon ol la himno de Israelo : “espero”, tikvah, esperanto.

La baldaŭa sukceso de la lingvo Esperanto eklipsos la originalan planon. Ankoraŭ en 1901 Zamenhof deklaras

Iel same kiel la hilelismo ne povos ekzisti sen

lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo

neŭtrala neniam provos vere efektiviĝi sen

hilelismo!

[…] Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur

en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj,

kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian,

heredan. […]

Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek

solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo

de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen

hilelismo, t.e. sen kreo de neŭtrala popolo.

Neŭtrala lingvo por popolo kiu, manke de Ŝtato kaj teritorio, estas necese neŭtrala ene de la “koncerto de la nacioj” eŭropaj.

Sed la fakto estas ke la lingvo Esperanto kreskas, fariĝante simbolo de la kontraŭmilitemo kaj la eŭropismo de kiuj volas teni vivanta la liberalan ideon de la “spirito de progreso” de la pasintaj jardekoj en Eŭropo kiu direktas sin al la milito.

La lingvo Esperanto, originale ilo de cionisma projekto de malmulta eĥo, komencas allogi pli da nejudoj ol judojn. Zamenhof revivigas iel la dilemon de la universalisma judismo materiigita en la vojoj malfermitaj de Teono de Aleksandrio kaj Paŭlo de Tarso, kaj prenas la vojon de la dua.

Kaj tiel kiel la Esperanta movado, trans ties fondinto, difinis la lingvon Esperanto kiel universalisma, neŭtrala, kaj helpa(deklaro de I Monda Esperanta Kongreso en 1905), Zamenhof redifinos hilelismon surbaze de tiuj tri pilieroj/aksoj?. Signife, de post tiam li nomos ĝin prefere homarismo. Homaranismo?

La cionisma elemento malkreskas, kvankam li ankoraŭ pensas ke la homaranista kerno devos esti fundamente israela. Kaj li dubas ĉu prezenti siajn proponojn antaŭ la esperanta kongreso aŭ al specife juda aŭdantaro.

Se la celo de la homarismo(homaranismo?) – li asertas – estas unuigi la tutan homaron en fratecan familion, oni devus krei neŭtrale-homan popolon en kiu ties membroj distingiĝus nur per geografio kaj sia politika opinio , sed ne per lingvo aŭ la religio.

La unua komunumo de tiu ĉi popolo li situigas en Svislando. Sed ĝia identeco komencas redifiniĝi kiel helpa identeco, kiel identeco ligo inter la naciaj identecoj, samkiel Esperanto fariĝas( kaj en tiu momento kaj ĝis la tridekaj jaroj ĝia fina sukceso ŝajnas neevitebla) la unua serioza kanditato por esti la universala helpa lingvo.

Kaj tiel hilelismo prezentiĝas kiel dua universala dua religio. Subite Zamenhof prezentiĝas al ni pli proksima al Steirner kaj lia antropozofio, eĉ al Teozofia Societo, ol al Herzl. Hejme, hilelistoj povos sekvi la religion kiun ili volas, kiel ili parolos la lingvon kiun ili volas, sed publike, samkiel ili parolos la neŭtralan lingvon, ili sekvos la neŭtralan religion: la hilelismo.

En 1913 li komencas la preparojn por kunvoki Mondan Kongreson de la Neŭtrala Homa Religio. Li skribas

Mia projekto celas ne la kreadon de ia mistika kulto, sed nur la kreadon de oficiala komunumo, al kiu povus alighi chiu, kiu ne volas aparteni al ia religio gente-tradicia. Mi dezirus ke la liberpenso ricevu formon kiu faru el ĝi ion, ne efemeran, fortan kaj heredigan. Samkiel la katolikoj scias ke iliaj nepoj estos katolikoj, aŭ judo scias ke liaj nepoj (se ili ne volas vendi/perfidi sian konscion) estos judoj – ĉimaniere – mi dezirus ke liberpensulo havu la garantion, ke liaj nepoj estos liberpensuloj kaj ke nenio devigos ilin reveni – hipokrite – al revelacikaraktera gente-tradicia religio.(34)

La eksplodo de la milito fiaskigos tiun ĉi kongreson kaj la morto de Zamenhof, en 1917, tute fortranĉos la apartisman dimension de la hilelista plano. En la lastaj jaroj de sia vivo Zamenhof difinos sin kiel esperantiston, tial ke esperantismo iel estos jam pacisma kaj neŭtralista humanisma ideologio.

Paradokse, Estos la stagno de esperanto kaj la jaroj de persekuto far la germana Ŝtato kaj ties aliancanoj kio iel faros el esperantistoj genton, imagitan komunumon de parolantoj. Malgraŭ la ekzisto de la unua generacio de denaskuloj. Multaj el tiuj eĉ ŝanĝos siajn familinomojn al nomoj en la nova lingvo. La konata spekulanto kaj filantropo George Soros, ekzemple, unu el la unuaj denaskuloj, ŝuldas sian familinomon al la arkaikiĝinta verbo sori.(35)

Hodiaŭ la Esperanta komununo estas studata kiel transteritoriigita kultura malplimulto kun simila karaktero multaspekte al tiu de etna grupo sen nacia teritorio(36). Sed ĝi havas radikale novecan aspektojn. Unue, ĝi estas ege aktiva. Multaj jaroj antaŭ interreto, la konstanta korespondado inter ĝiaj membroj, la konstanta dinamiko de kongresoj, tendaroj kaj seminarioj, estis kapabla penetri eĉ en la fer-kurtenon kiu apartigis la blokojn.

La rezultato estas ke la esperanta mondo ne formas imagitan komunumon laŭ la maniero de la naciaj lingvaj komunumoj. Ĝi estas en bona grado reala komunumo: ties membroj konatiĝas aŭ, minimume, scias pri la ekzisto de la aliaj. Kaj la grandega plimulto estas membroj pro libera volo, ne pro familia heredo. Ĝi estas, kiel hodiaŭ la virtualaj retoj, komunumo kiu ĵetas sin de la imago en la realon.

Ĉi-sence, La revo de Zamenhof rezultis premonicia, fruktodona kaj paradoksa. ĝi ne naskiĝis el naiva kosmopolita impulso, kiel ofte oni pensas, sed el la fruktodona debato de la centroeŭropa cionismo en la jarcentoŝanĝo. Ĝi forlasis la revon krei teritorian komunumon por fariĝi ilo de universala frateco kaj fine formi la unuan transnacian komunumon de libera aldoniĝo. Malfrua ido de la progresisma optimismo de la lasta kvarono de la XIX. Li anticipis la novajn formojn de reta ensociiĝo kiuj sekvos tiujn de la mondo de la telegrafo kiujn li konis sian tutan vivon.

La lingvo Esperanto, portanto de universala humanisma idealo, demonstris en la praktiko, kaj certe difinitive ke la alternativo por superi la naciecon ne estas la universalisma kosmopolitismo, ĉar la sola maniero esti homoj estas aparteni al tribo, sed fari reala, tuŝebla, kaj sekve vere homa, la komunumon.

La lingvo Esperanto estas la erarinta filo de la cionismo, sed ankaŭ la profeto de ties estonteco, la reprezento de ke la teritoriecan revon povis superi la revo de reta mondo.

32

Mi estas homo – Originalaj verkoj de L. L. Zamenhof, Sezonoj,

Kaliningrado, 2006.

33

En 1905 Israel Zangwill fondis la Judan Teritorisman Organizaĵon. Ĝi dum jaroj, kaj ĝis unuiĝi al Herzlismo, celis aĉeti terpecojn por formi malgrandan judan Ŝtaton en lokoj tiom malproksimaj de la mita Judeo kiel Kanado, Aŭstralio, Irako, Ugando aŭ Libio. Kio gravis estis apartiĝi, atingi spacon por vivi propra-vole en komunumo konforme al bazoj interkonsentitaj libere, laŭ “elektita” identeco, kaj el kiu povi foriri en specifa momento. La landlimo kiel garantio de malsamo fronte al la voremo de la Ŝtatoj de la malnova mondo. Elĉerpiĝinta la “virga” teritorio en ameriko, fininta la epoko de la grandaj esploroj, la afero ankoraŭ estos aktuala.

34

Zamenhof, op. Cit.

35

Originale ĉi tie oni klarigas la signifon de la verbo sori kio kompreneble por ni estas tute nenecese

36

Vidu Mark Fettes comp., “The Esperanto community: a quasi­ethnic

linguistic minority?”, Interlinguistics section, Ontario Institute for

Studies in Education, publikigita en Interlinguistics: news, notes and

comments; disponible en http://www.eric.ed.gov

«De la nacioj al la retoj – Zamenhof: De la Cionismo al Esperanto» recibió 0 desde que se publicó el Viernes 25 de Diciembre de 2009 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.