LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Debato pri la Stato de Eŭropa Unio 2016

Morgaŭ merkrede 14-an de septembro la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jean-Claude Juncker, faros sian prelegon pri la stato de Eŭropa Unio antaŭ la Eŭropa Parlamento.

El futuro aquí y ahora: Keynes, Marx, Dewey, Foucault, Dreikurs, Zamenhof, etc.

Morgaŭ merkrede 14-an de septembro la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jean-Claude Juncker, faros sian prelegon pri la stato de Eŭropa Unio antaŭ la Eŭropa Parlamento.

Ekde la naŭa horo matene laŭ centreŭropa tempo, la prezidanto de la Komisiono faros bilancon pri la atingoj dum la lasta jaro kaj prezentos la prioritatojn por la sekva. Li ankaŭ priskribos kion faros la Eŭropa Komisiono antaŭ la plej urĝaj defioj de la Unio.

Post la prelego de Junker okazos debato kun la deputitoj de la Eŭropa Parlamento kaj fine la prezidanto esprimos siajn fermajn rimarkojn. Tiu ĉi prelego kaj la posta debato konatas kiel la «Stato de Eŭropa Unio» kaj okazas ĉiujare dum la unua parlamenta sesio de septembro.

La debato pri la stato de Eŭropa Unio signas la komencon de la interparolo inter la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Konsilio por la prilaboro de la laborplano de la Eŭropa Komisiono por 2017. Ĉi-jare la debato pri la stato de Eŭropa Unio havas apartan gravecon rigarde al la kunveno de la Eŭropa Konsilio okazonta la 16-an de septembro en Bratislavo, tuj venontan vendredon.

Nia redakcio invitas vin morgaŭ kune sekvi la prelegon de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, la postan debaton kaj kune prikomenti ĝin.

«Debato pri la Stato de Eŭropa Unio 2016» recibió 1 desde que se publicó el Martes 13 de Septiembre de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias