LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Diĝitaj nomadoj parolas pri kiel evoluas ilia identeco

hubudTiu ĉi artikolo de Mark Johanson en la retejo International Business Times estas tre valora en si mem, sed eĉ pli en la kunteksto de kelkaj bazaj konceptoj pri kiuj David de Ugarte memorigis nin la pasintan tagon per sia ilustrita afiŝo pri la fileoj kaj la nova komunumismo:

Sed ¿kio okazas rilate identecon en tia mondo? ¿Kien ĝi evoluos? En la modeloj de rekta ekonomio la merkato estas tutmonda, kaj ĉiu ĉiutaga produkto enhavas elementojn kaj laboron el malsamaj kontinentoj. Tiel ke la nacia identeco komencas suferi la saman problemon kiu nutris ĝian naskiĝon. Ĝi ne plu prezentas kontentigan klarigon pri kiel nia laboro koncernas la bonstaton de nia reala komunumo, reala komunumo kiu krome inkluzivas tiujn konversaciajn komunumojn en kiuj ni partoprenas kaj kiuj ĉiufoje pli gravas al ni. Ĉi-sence, la nacio fariĝis malgranda por ni

Ĝuste tiel esprimas tion Steve Munroe, kunfondinto de Hubud, kundividoficejo por diĝitaj nomadoj en Ubud, Balio:

Mi pasigis ekster Kanado jam preskaŭ 15 jarojn, sed kiam Kanado ludas hokematĉon konkure por ormedalo de la Olimpiaj Ludoj… ¡mi estas damne kanada! Dum la aliaj 51 semajnoj de la jaro, mi inklinas rilati pli kun personoj kiuj estas kiel mi, vojaĝintaj personoj, kiuj iris jen kaj jen kaj havis malsamajn spertojn, kiuj ne estas tiom premataj de la ideologio en kiu ili naskiĝis”.

La artikolo ankaŭ parolas pri Matt Cooper, vicprezidanto por negocdisvolvado de oDesk, kiu komentas ke spite tion ke la diĝitaj nomadoj ne ĝuas la avantaĝon de tio kio nomiĝas «tempo de pasiva ĉeesto»–kio ne estas alia afero ol rekono kiun oni havigas al si pro simpla ĉiutaga venado al la oficejo–kaj ke «oni taksas ilian produktivecon surbaze de la rezultoj, pro kio ili devas klare pruvi sian valoron… kaj ankaŭ ili devas alfronti la defion kunordigi horzonojn por labori kun aliaj ĉirkaŭ la mondo», ĵusa esploro de oDesk rilate siajn uzantojn malkovras ke,

59% el tiuj kiuj fariĝis nomadoj la pasintan jaron raportas kreskon de la enpezoj. 92% el ili diris ke ekde kiam ili fariĝis mapli dependaj de siaj fizikaj laborlokoj, ili estas pli feliĉaj (kompare al 2% kiu diris ke ili estas malpli kontentaj). oDesk kredas ke okazis generacia paradigmoŝanĝo en kiu la kultura valoro de la amasigado de posedaĵoj estas malpli granda ol tiu de la kolektado de spertoj.

«Diĝitaj nomadoj parolas pri kiel evoluas ilia identeco» recibió 0 desde que se publicó el miércoles 4 de febrero de 2015 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Alan Furth.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.