LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Du malsamaj proponoj, du malsamaj mondoj

Ĉi-semajne mi trovis en la reto du malsamajn proponojn kies naturoj respondas al du malsamaj mondoj. La unua propono petas al vi subskribi formularon per kio vi fariĝas plia numero en la nombro da homoj kiuj parolas esperanton. Tio ĉi klare identiĝas kun la malcentralizita mondo, la kulturo de la apogo kaj en plej bona kazo kun la partopreno (per komento) kiel rilatotipo. Jam kelkaj certas pri la malsukceso de tiu ĉi propono sed eĉ pligrave mi demandas min ĉu entute gravas kiom da homoj parolas esperanton. Ja la respondo al tiu ĉi demando nur utilos al centralizantaj nodoj kiuj bezonas nombron por legitimi sin antaŭ aliaj centralizantaj nodoj. Ekzemple UEA antaŭ aliaj organizaĵoj de la puzlomondo.

La dua propono petas al vi sciigi viajn interestemojn por ebligi al aliaj respondi al la demando Kiel trovi la ĝustan esperantiston?. La farinto de tiu ĉi propono konscias pri la kraŝo de la centro kaj pri tio ke ni povas enretiĝi kaj trovi grupojn kiuj plenumas niajn specifajn bezonojn, tio estas, kiuj kundividas kun ni interestemojn. Tio ĉi klare identiĝas kun la distribuita mondo kaj la interago kiu estas karakteriza rilatotipo de distribuitaj retoj.

Respondo al la dua propono estas unua paŝo. tial mi retmesaĝis la farinton de la dua propono dirante ke plej bonaj iloj por artikigi konversaciajn komunumojn, dua paŝo, estas blogoj.

«Du malsamaj proponoj, du malsamaj mondoj» recibió 0 desde que se publicó el Viernes 26 de Noviembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.