LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Dume, en Bilbao…

La disvolvo de nia rilato kun la personoj kiuj realigas la NER-grupon kaj ties projektojn komencas doni mirindajn fruktojn, unuarikolte Fondaki kaj Lur Bidea. La kunlaboro kun sociaj entoj kiel Etorkintza kaj la proksima transloĝiĝo de la indjanoj, signas la agendon de la venontaj semajnoj.

Laŭlonge de la hodiaŭa tago Fondaki-SIP-NER unuafoje prezentos sian retpaĝon, post longa preparfazo kaj 125 Resiliencias, nia ĉiutaga resumo pri la novaĵoj de la mondo ne plu aperos en El Correo de las Indias. Ĝi estas bonega novaĵo: tiu semo kiun ni komencis flegi antaŭ pli ol du jaroj, donas frukton sub la formo de bonega 5-persona skipo kiu okupas ĉiun matenon al organizado de la publikaj informofontoj de la tuta mondo.

Ni ne estas solaj: ok projektoj de la NER-grupo oficialigos ĉi-vendrede akcie sian partoprenon kaj la venontan semajnon ni prezentos publike la projekton Lur-Bidea, projekto por loka disvolvo bazita sur la konkurenca anstataŭigo de importaĵoj. Kaj la ŝlosila vorto estas konkurenca: se en urbo aŭ distrikto oni povas produkti je egalaj kostoj aŭ eĉ pli malmultekoste kaj egal- aŭ plialt-kvalite varojn kiujn hodiaŭ la entreprenoj importas, Kial ne kolektive klopodi komenci produkti ilin kaj estigi laborpostenojn? Spertoj kiel tiu de niaj amikoj de Evergreen Cooperative Group, kiuj helpis nin kaj kiuj malavare donis al ni ideojn kaj konsilojn, pruvas la grandegan eblan sekvon de ĉi tia projekto.

Sed ni la indjanoj enfokusigos nian atenton kaj tempon ne nur je Fondaki, kiu ankoraŭ bezonos nin dum iom da tempo, sed je definitiva lanĉo de Gaman kiel neprofitcela kooperativo dediĉita al la programado de libera programaro por la teksaĵo el malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj tiel ke, je minimumaj kostoj, ĝi povu ekhavi novigadon kaj partopren-celajn metodologiojn meze de la krizo. Plian fojon, la logiko kaj la stilo de la NER-grupo kaj la mensa malavareco de la personoj kiuj ĝin realigas, estos ŝlosila por direkti la ideon kaj fari el ĝi, se eblas, puzleron el pli ampleksa strategio por la estigado de riĉeco, laborpostenoj kaj vigleco en la reala produktiva teksaĵo.

En nia kunlaboro kun la tria sektoro, jam de pluraj monatoj ni prilaboras kelkajn projektojn kun Etorkintza direktitajn al la internaciiĝo de ties sperto kaj la disvolvo de novaj aktivecoj loke. Kaj plie fine, venontan semajnon… transloĝiĝo. Ni forlasas nian sidejon en la strato Iturribide al kiu ni alvenis origine por prepari la unuan Garum-tagon, en la historia bilbaa urbocentro, por ekloĝi en la strato Gran Vía.

«Dume, en Bilbao…» recibió 0 desde que se publicó el martes 25 de septiembre de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por las Indias.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.