LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

E@I: Paŝoj al plena propra ekonomio

Ĉi-somere mia edzino kaj mi vojaĝis al Slovakio por partopreni en SES. Dum tiu renkontiĝo mi ĉeestis prezenton de E@I, la organizaĵo kiu aranĝis la renkontiĝon. Dum tiu prezento min kontentige multe suprizis la multegaj projektoj kiujn ili jam faris, nun faras kaj jam planas fari. Alia afero kiu plaĉis al mi estis la kompetenteco de la E@I-uloj, kio jam rimarkeblis en la aranĝo de bona SES. Parto de la prezento kiu ŝokis min estis ĉio kio temis pri la financado de la projektoj. Ilia financostrategio limiĝas al subvenci-petado.

E@I estas tre interesa organizaĵo, ne pro ĝi mem ĉar ĝi estas asocio sed pro ĉio kio okazas ĉirkaŭ ĝi.

Ĉirkaŭ E@I estas antaŭ ĉio reto da homoj kiuj formas realan konversacian reton, kies konversacio disvolviĝas precipe en retpoŝtlisto. Malantaŭ tiu reto da homoj estas kelkaj entreprenoj kiuj ebligas al kelkaj E@I-uloj estigi sian bonstaton ĉirkaŭ E@I. E@I havas trajton, la internacieco, kiu, mi ne scias, kiom multe troviĝas en la homoj kiuj konsistigas la reton ĉirkaŭ E@I. Tio ĉi multe gravas ĉar internacieco malfortigas realan konversacian reton tial ke en internacia logiko antaŭ ĉio estas la nacio, kies reprezentantoj la personoj estas. Espereble en tiu reto da personoj (E@I-uloj) dank’ al interagado vivas transnacieco en kiu antaŭ ĉio estas tiuj personoj kun kiuj oni konstruas kaj interagas ĉiu-tage, tio estas, la reala komunumo.

Ja subvencipetado estas tre malbona ekonomia strategio por la supervivado de ĉiu ajn organizaĵo sed ĉi-kaze kio plej gravas estas la supervivado de tiu reto da homoj ĉirkaŭ E@I. La supervivado de tiu reto da homoj postulas ke ili prenu sian identecon kiel tiun de la transnacia komunumo formita ekskluzive de ties membroj prenante sorton de diĝita cionismo kaj malkovrante ke nur disvolvante aŭtonoman komunuman ekonomion( tio estas estigante kolektive la bonstaton per entreprenoj kiuj konkuru en la tutmonda merkato) ĝi povas “havi estontecon” kiel plena transnacia komunumo, kun identeco kiu povas elteni premon de la naciismo, kies lasta rimedo internaciismo estas, de la medio kaj la centrifuganta logiko kiu trudas la dependecon de ties membroj al ekonomiaj strukturoj netransnaciaj kaj ajnokaze fremda al ilia konversacia vivo. fine ni nur tenas tiujn identecojn kiuj eksplikas nin, kio ne eblas se la identeco ne rilatas al la estigo de nia propra bonstato.

Ĉi-kuntekste mi trovas interese traduki al Esperanto la 12 paŝojn (De reto al fileo) kiuj estas resumo de la kiberpunka sperto kaj 7 jaroj de indiana konstruado. Ja el la kiberpunka asocio naskiĝis la indiana fileo.

  1. Ĉu estas komunumo?: la komunumoj stariĝas, oni ne kreas ilin, por ke ekzistu la bazo de komunumo devas esti rekono kaj interago. Partopreni en sama loko aŭ havi komunajn interesojn ne signifas esti parto de la sama komunumo. Tiel ke la unua paŝo estas demandi vin ĉu via reto estas parto de komunumo aŭ ne. Ne gravas la grando, komunumo el tri membroj povas kreski, mil personoj respondante la samajn enketojn, spamante sin per la statuso de facebook aŭ uzante la saman TTT-servon tutsimple ne formas komunumon.
  2. Propra spaco: se estas semo de komuna identeco, klopodu kultivi ĝin. Retpoŝtlisto estas simpla kaj facila maniero havi pli profundajn konversaciojn kaj komenci diskuti kaj lerni kune.
  3. Blogo por ĉiu. La retpoŝtlisto (aŭ novaĵgrupo aŭ io ajn) transformos baldaŭ la debatojn en komentojn al konversacioj inter blogoj, tiuj ĉi tendencos ludi novan rolon: Unuflanke en ili stariĝos temoproponoj kiuj poste fariĝos konversaci-temoj en la listo, aliflanke En ili aperos resumoj de la konkludoj farante ilin publikaj. Tio ĉi estas bela procezo en kiu gravas ke ĉiuj interagu, la rilato kun la ekstera medio gravas tiom kiom la grupa konversacio por alveni al interkonsentoj kaj evolui.
  4. blogkolektilo por ĉiuj. Alveninte al difinita punkto, se vere estas komunumo, la ni ekestos sola. Estas la momento kolekti la blogojn kaj montri la konversacion kiel tuton per blogkolektilo kiel lasindias.info. Ekde tiu ĉi momento la komunumo ekzistos publike, kreiĝos vi en la ekstera rigardo, kio alportos novajn membrojn kaj malfermos novajn debatojn.
  5. Meti vizaĝon al si. En la evoluo de komunumo kaj en la disvolvo de konfido inter ties membroj tre gravas la ĉeestaj renkontiĝoj. Kiam la geografia disiĝo estas granda renkontiĝi ĉiuj samfoje ne estas facile, sed favori al renkontiĝoj de du aŭ tri membroj de la reto estas eĉ pli malfacile. Tio ĉi estas tre grava ĉar praktike ĝi helpas mildigi tion perfortan de la virtuala komunikado, kiu esas samtempe tre intima sed en kiu neniam mankas ne sufiĉe nuancitaj mesaĝoj…danĝera kombinaĵo.
  6. Identec-dokumento. Unu el la aferoj plej gravaj, nun ni konscias pri tio, de la kiberpunka movado estis la pratiko de aparta tradicio: la identec-dokumento. Temis pri teksto kiun oni renovigis ĉiujare kaj kiu resumis la atingitajn interkonsentojn, tio kion ni lernis kune. Tial ke la kiberpunka asocio estis kiberaktivisma grupo, tiu ĉi dokumento komencis per analizo de la socipolitika situacio kaj la socia sekvo de la Interreto kaj finis per serio da prov-ideoj kiuj signis la agadon dum la jaro (kaj oni ĝin korektis antaŭ la fino de la jaro). Kio vere gravas ne estis la dokumentoj en si mem, sed la praktiko interkonsenti kaj klarigi, alkutimigi nin diri laŭtvoĉe la pliprovokajn ideojn kaj alveni post ilia diskutado al komunaj punktoj kaj laborplanoj.
  7. Tempo, tempo kaj pli da tempo. Komunumo ne maturiĝas nur ĉar ni tion deziras. La tempo estas tre grava kaj ludas niafavore: ĝi malproksimigos la malplej interesiĝintajn, estigas komplicecojn, plialtigas kaj la reciprokan kaj la kolektivan konon kaj ebligos al ĉiu akordigi kun la komunumo siajn proprajn viv-planojn. La tempo ebligos al ni lerni la du fundamentajn viv-lecionojn de la konversaciaj komunumoj:
    • Ne ĉiuj al la sama loko. La plurarkio estas la bazo de la konversaciaj komunumoj. ne ĉiuj devas konsenti ĉiam pri ĉio. Necesas nek alveni al interkontento nek estigi malabundon serĉante ununuran sintenon per voĉdonadoj. Pratiki kaj alkutimiĝi al la plurarkio estas fundamente por alveni al la fileo, krom esti riĉiganta kaj liberiganta sperto en si mem. Ne temas pri intensigo de la individuismo, male, temas pri lernado esti komunumo kaj tenado de kundividita identeco kun aliaj, de la ĉiutaga praktiko de la tuta sendependeco de ĉiu.
    • La celo estas nek esti pli nek daŭri kune sed lerni pli. La malnova logiko de la ŝtata reprezentado igas ke oni konsideru grupon pligrava se ĝi havas pli da membroj, tio estigas deziron kreski ajnkoste aŭ almenaŭ ioman streĉiĝon pro eviti la foriron de tiuj kiuj jam estas membroj. Ĉe la limo, la logiko instigata de la reprezentado estas tiu de prozelitisma sekto: facile eniri, emocia ĉantaĝo je eliro. Por ke komunumo maturiĝu, ĝi devas funkcii tute male: eniro devas esti interkonsento inter kiuj jam estas ene kaj la eliro devas esti facila kiel pro simpla deziro apartiĝi. Por apartiĝi, portempe aŭ definitive, oni ne devas klarigi kaŭzojn. Oni ne povas postuli klarigojn kiuj multfoje ne ekzistas. La grupo ne devas enmiksiĝi en la animstaton de siaj membroj nek fari el apartiĝintoj herezulojn. Ni estas en konversacia komunumo kaj estas neniu minaco kaze ke iu ne deziras daŭrigi la konversacion.
  8. Defini sin per la konversacioj kaj la lernado. Se la grupo maturiĝas, iom post iom vi ekkonscios pri tio ke kio gravas estas la sperto de la kolektiva lernado, kvankam la grupo povus esti difinita sur agado en pli malpli difinita loko. La kiberpunka asocio estis kiberaktivisma grupo, kio implicis fari kampanjojn kiuj pro sia propra logiko tendecis rifuĝiĝi en la landojn, tio estas ke pro ĝia kiberaktiveco ĝi havis nacian kaj internacian logikon ( fakte oni konis la grupon kiel la hispanajn kiberpunkojn), sed ne transnacian. Tamen kiam ni ekkonciis pri tio ke kio nin vere interesis estis la konversacio en si mem, tio kion ni lernis kaj debatis kune, la parporto kaj la loĝloko de ĉiu tute ne gravis kaj la difino de la eblaj membroj neniam estis nacia sed tutmonda. Poste ni lernis ke la vera limo estas la lingvo kaj ke nur kundividante tre proksimajn kaj interkompreneblajn lingvojn la sperto povis teni sian freŝecon kaj riĉigantan interagadon je egaleco.
  9. Kuraĝigi subgrupajn iniciatojn kaj kundividi rakontojn. La plurarkia vivo instruas kuraĝigi anstataŭ riproĉi aŭ suspekte rigardi tion ke ene de la grupo naskiĝu subgrupoj kun projektoj kaj propraj tendencoj. Estas en tiuj subgrupoj kie ekestos pligranda konfido kaj novaj tipoj de kompromiso. Tio kio gravas estas kundividi la sperton kaj meti ĝin en la komunan konversacion. El subgrupoj en la kiberpunka asocio naskiĝis malsamaj spertoj kaj grupoj, kiel Formigues Elèctriques kaj tio ne malhelpis la membrecon de iliaj kreantoj en la kiberpunka asocio.
  10. La granda salto. La granda salto okazas kiam en la konversacia komunumo naskiĝas unu aŭ pluraj entreprenoj konsistigitaj komence nur de menbroj, kaj difinita sur la sama identeco, de la patrinkomunumo. La ŝlosilo estas kompreni ke tiuj ĉi iniciatoj estas parto de la komunumo sed samtempe ili estas destinitaj esti la embrio de novtipa komunumo. La naskiĝo de entrepreno signifas ke ene de la ĝenerala frateco de la grupo naskiĝis unu a pluraj subgrupoj kiuj sentas sin pretaj por la egaleco, por administri malabundon kaj ideale funkcii kiel entrepreno laŭ la principo de indiferenteco.
  11. Malsama logiko. La ŝlosila momento, la plej malfacila el la tuta procezo alvenas. La subgrupo kiu nur komenciĝasformas la entreprenon devas fariĝi la centro de komunumo potencigita per entreprenoj.
  12. Fileo-konscienco. Post la tuta grandega vojaĝo ni havos la koron de nov-veneciisma fileo: transnacia reala komunumo, kun logiko, matureco kaj historio de komunumo, potencigita per demokratiaj entreprenoj. Ne gravas esti malmultaj aŭ multaj, ne gravas atingi, baldaŭ aŭ ne, ioman enspez-fluon, kio gravas estas ke la komunumo havos ekonomion sur kiu bazi difinitan viv-manieron, kio igas ke por ĝiaj membroj la longa vojaĝo valoru la penon. Kaj eĉ tiel, oni ne devas kontentiĝi, oni devas rigardi antaŭen ambicie kaj dezire. la fileoj apenaŭ nun komencas sian vojaĝon…

«E@I: Paŝoj al plena propra ekonomio» recibió 0 desde que se publicó el sábado 4 de septiembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.