LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

«Ekkoni la blogistojn»: Eriketo

Per siaj lastaj afiŝoj Heather Eason, Eriketo en Esperantio, rakontis al ni pri la kimra pluvemo, hejmaj riparoj kaj prezentis belegajn fotojn faritajn en Bela Cannes. Hodiaŭ ni intervjuas ŝin.

Eriketo1) Kio estas via nomo (aŭ via kromnomo)?

Mia vera antaŭnomo estas Heather. Tamen en Esperantio mi ofte uzas la nomon ‘Eriketo’ kiu, cetere, estas la titolo de mia blogo. ‘Heather’ estas la nomo de la planta familio Ericaceae kaj la Esperanta versio de la nomo estas ‘Erika’. Tamen kiam mi estis infano oni havis la kutimon uzi la nomon ‘Eriketo’ – kaj tio gluiĝis al mi!

2) Kiam naskiĝis via blogo?

En julio 2005

3) Kiom da afiŝoj vi publikigas tage, semajne, monate?

Tio fakte dependas. Mi klopodas publikigi almenaŭ unu afiŝon semajne. Foje, tamen, la vivo tro plenas kaj mi ne povas. Tamen estas semajnoj (eble post vojaĝo kiam mi havas interesajn fotojn montri) kiam mi afiŝas ion ĉiun tagon.

4) Pri kio temas via blogo http://eriketo.blogspot.com.es/?

Plejparte pri ĉiutagaj okazaĵoj. Foje pri eventoj en mia lando/urbo; foje pri modo; foje pri miaj vojaĝoj; pri aferoj kiujn mi trovas interesaj (kaj, ĉar mi estas brita kaj ni emas paroli pri la vetero, ne malofte pri la vetero :–) )

5) Ĉu vi havas aliajn blogojn?

‘Eriketo’ estas mia sola propra blogo, tamen mi ankaŭ verkas la blogon de nia loka Esperanto-grupo Esperanto en Kardifo, kies blogo troviĝas ĉe http://esperantocardiff.wordpress.com/blog/ Temas plejparte pri la aktivoj de la grupo. Mi ankaŭ havas profesian retejon ĉe eriketo.com

6) Kian rolon ludas via blogo ĉe via Esperantumado?

Nu, mi komencis verki blogon ĉar mi konstatis ke mi ne estis sufiĉe uzante Esperanton. Je tiu punkto (2005) ne ekzistis grupo en mia urbo kaj kvankam mi korespondas kun geamikoj tutmonde, mi volis puŝi min uzi Esperanton en diversaj kuntekstoj, devigi min pligrandigi mian vortstokon, kaj ankaŭ kontribui perspektivon pri la vivo en mia parto de Kimrio.

7) Kiujn blogojn vi aparte ŝatas?

Tre malfacila demando – estas tiom da bonegaj blogoj en Esperanto (kaj en aliaj lingvoj) ke mi sentas min kiel patrino al kiu oni petas elekti ŝian plej ŝatatan infanon. Mi diru, tamen, ke aparte plaĉas al mi tiuj blogoj per kiuj oni lernas ion pri la ĉiutaga vivo en alia lando aŭ kiuj montras fotojn pri foraj lokoj!

8) Ĉu vi ŝatus diri ion alian?

Unu el la plej interesaj trovaĵoj por mi dum mia blogada vivo estas konstati kiom ni homoj similas unu al la alia. Ekzemple, kiam mi blogis antaŭ kelkaj tagoj pri la riparistoj kiuj laboras en mia domo, mi trovis ke estis internacia sperto ke tio plejofte estas tortura travivaĵo! Blogi, por mi, memorigas min ke ni ĉiuj similas, havas similajn ĝojojn, malĝojojn, kaj tio estas grava perspektivo kiun ni ĉiuj bezonas en la nuna mondo. Dankon ankaŭ por la oportuno plivaste afiŝi mian blogon pere de Kiberio!

9) Legcele proponu al ni tri afiŝojn el via blogo:

Ho ve! Kia decido! Jen, do:

Pri mia urbo

http://www.eriketo.blogspot.co.uk/2011/12/promenado-en-kardifo.html

Pri la ĉiutaga vivo – havi riparistojn en la domo – kia torturo!

http://www.eriketo.blogspot.co.uk/2012/07/la-riparisto-kaj-la-morteraj-juntoj.html

Pri miaj vojaĝoj

http://www.eriketo.blogspot.co.uk/2011/07/malantau-mia-hotelo-trovigis-la-malnova.html

««Ekkoni la blogistojn»: Eriketo» recibió 0 desde que se publicó el miércoles 11 de julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.