LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

«Ekkoni la blogistojn»: Ora Mezo / bagateloj

Mia nomo estas Dmitri Breĉalov, kaj multaj min konas kiel Ora Mezo aŭ dmych (prononcu simile al ‘dimiĉ’ kun akcento sur la unua silabo:).

http://bagateloj.org/

1) Kio estas via nomo (aŭ via kromnomo)?

Mia nomo estas Dmitri Breĉalov, kaj multaj min konas kiel Ora Mezo aŭ dmych (prononcu simile al ‘dimiĉ’ kun akcento sur la unua silabo:).

2) Kiam naskiĝis via blogo?

Pri kiu blogo temas? 😉 Mia unua blogo ĉe LiveJournal naskiĝis pli ol kvin jaroj antaŭ. Unue ĝi estis dulingva: rusa kaj Esperanta, sed poste mi decidis dividi la blogon. Dum kelka tempo mia Esperantlingva blogo vivis ĉe mia domajno oramezo.org, ĝi kelkfoje ŝanĝis la nomon kaj nun ĝi nomiĝas “Bagateloj: Ilustrita blogo pri nenio krom…” kaj
finfine mi decidis transkokigi ĝin al aparta domajno http://bagateloj.org (kaj mi decidis rifuzi de la domajnnomo oramezo.org).

3) Kiom da afiŝoj vi publikigas tage, semajne, monate?

Ideale mi strebas afiŝi po unu blogeron ĉiutage, sed jen mi estas tro okupita, jen mi havas nenion por afiŝi… Do, la blogeroj aperas ne tiom regule, kiom mi dezirus. Tamen, mi strebas… 🙂

4) Pri kio temas via blogo?

Pri bagateloj. 🙂 Fakte, pri mia propra vivo, mia familio, pri bela kaj terura urbo Moskvo, pri tio, kio interesiĝas min: aferoj en Rusio, filantropia agado. Kaj, kompreneble, mi afiŝas multe da miaj propraj fotoj – ja mi estas pasia fotisto. Krome, ĉar mi estas programisto kaj pasia uzanto de poŝtelefono, mi afiŝas informojn pri diversaj poŝtelefonaj aplikaĵoj (ĉefe por Android, ĉar nun mi uzas ĝin).

5) Ĉu vi havas aliajn blogojn?

Jes. Krom Bagateloj mi plu havas mian unuan blogon ĉe LiveJournal: http://dmych.livejournal.com, kiu estas nun plene ruslingva kaj temas ĉefe pri filantropia agado kaj fotado. Mi ankaŭ havas blogon ĉe Tumblr (apud Bagateloj), kiu nomiĝas “Ĉiutaga fotisto”, kaj kie mi afiŝas multege da fotoj: http://dmych.org.

6) Kian rolon ludas via blogo ĉe via Esperantumado?

Ĉefan. Ĝi estas mia ĉefa “tribuno” per kiu mi alparolas al Esperantujo. 🙂 Tamen, respondojn mi ricevas per Twitter kaj Facebook.

7) Kiujn blogojn vi aparte ŝatas?

Ho! Malfacila demando. 🙂 Fakte mi apenaŭ havas ŝatatajn blogojn. Mi simple vizitas http://www.kiberio.com/ kaj legas tion, kio ŝajnas al mi interesa. 🙂 Tamen, mi devas mencii blogon de Vjaĉeslav Ivanov ĉe http://amikeco.ru/, kiun mi ĉiam legas, kaj Esperantan Retradion de Anton Oberndorfer ĉe http://peranto.posterous.com/.

8) Ĉu vi ŝatus diri ion alian?

Mi alte traktas valoron de Kiberio kiel bona kaj utila kolekto de Esperanta blogosfero. Multajn dankojn al Manuel, kiu kolektas blogojn kaj subtenas la retejon. 🙂

9) Proponu tre afiŝojn el via blogo:

Hm… Ĉu mi petus? Mi petus al la legantaro de mia blogo proponi temojn, kiuj estas interesaj al vi: aferoj en Rusio, Androida programaro, mia privata, familia vivo aŭ simple fotoj? Kio estas plej interesa por vi?

««Ekkoni la blogistojn»: Ora Mezo / bagateloj» recibió 0 desde que se publicó el viernes 29 de julio de 2011 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.