LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

«Ekkoni la blogistojn»: Viktoro

Víctor Solé, Viktoro en Esperantio, estas alia aŭtoro kies retafiŝujo aperas en Kiberio. Hodiaŭ ni intervjuas lin.

1) Kio estas via nomo (aŭ via kromnomo)?

Mia nomo estas Víctor Solé, Viktoro en Esperantio.

2) Kiam naskiĝis via blogo?

En junio 2008. Sed tiutempe mi estis nur 8-monata esperantisto, do, malmulte mi malmulte blogis.

3) Kiom da afiŝoj vi publikigas tage, semajne, monate?

Dum la jaro 2011 mi klopodis publikigi afiŝon ĉiun trian tagon, kaj preskaŭ sukcesis. En la nuna jaro, mi iomete ripozas, kaj la ritmo klare malaltiĝis.

4) Pri kio temas via blogo http://www.ipernity.com/blog/viktoro?

Estas kelkaj temoj: aferoj rilate al la Esperanto-movado (aranĝoj en kiuj mi partoprenas, ekzemple), aŭ al la lingvo mem, kaj lastatempe mi komencis serion kiu nomiĝas “Blogo de…” kie mi ŝajnigas esti aliaj homoj, kiuj verkas siajn blogojn.

5) Ĉu vi havas aliajn blogojn?

Ĝis nun, mi havis blogon en la kataluna pri muziko, mia fako, sed jam ne plu aktivas.

6) Kian rolon ludas via blogo ĉe via Esperantumado?

La pasintan jaron ĝi ludis gravan rolon, ĉar mi ne povas esperantumi tro ofte kaj tio permesas al mi legi kaj skribi ĉiutage.

7) Kiujn blogojn vi aparte ŝatas?

En Esperanto, mi tre ŝatas la blogojn de la ipernitanoj Rikardo Albert, Mao Zifu (Anteo), Andreo Petermans kaj Javier Guerrero (desespero)

8) Ĉu vi ŝatus diri ion alian?

Mi gratulas Kiberion pro ĝia iniciato.

9) Legcele proponu al ni tri afiŝojn el via blogo:

Blogo de najbaro
Blogo de hipnotigito
Blogo de forlasita metaforisto

««Ekkoni la blogistojn»: Viktoro» recibió 0 desde que se publicó el domingo 8 de julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.