LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

ELKA eniras konversaciojn pri Briteliro

Elisabeth Vik Aspaker, norvegia ministro pri eŭropaj aferoj, jam esprimis sin kontraŭe al ebla realiĝo de Britio al la Eŭropa Liber-Komerca Asocio.

Elisabeth Vik Aspaker, norvegia ministro pri eŭropaj aferoj, jam esprimis sin kontraŭe al ebla realiĝo de Britio al la Eŭropa Liber-Komerca Asocio.

En la lastaj semajnoj pluraj diplomatoj kaj funkciuloj de landoj apartenantaj al la Eŭropa Liber-Komerca Asocio (ELKA) faris deklarojn rilate al ebla realiĝo de Britio al ELKA, iam konata kiel la «ekstera sesopo». En la venontaj semajnoj estas antaŭvidite kontaktoj inter David Davis, konata kiel la brita ministra pri Briteliro, kun funkciuloj de ELKA-membroŝtatoj por priparoli la aferon.

ELKA naskiĝis, kun aktiva antaŭenpuŝo de Britio, kiel alternativo al Eŭropa Unio kiu tiam ankoraŭ estis la Eŭropa Ekonomia Komunumo. Britio forlasis la ELKA-grupon kiam ĝi decidis aliĝi al Eŭropa Unio kaj nun ebla realiĝo al ELKA troviĝas inter opcioj por realiri la Eŭropan unusolan merkaton post la efektiviĝo de la eliro el Eŭropa Unio.

ELKA-membroŝtatoj – Norvergio, Liĥtenŝtejno kaj Islando – ekhavis aliron al Eŭropa unusola merkato per membriĝo en la Eŭropa Ekonomia Areo. Libera moviĝo de personoj troviĝas inter kondiĉoj por aliĝo al la Eŭropa Ekonomia Areo, kion Britio kontraŭas.

«ELKA eniras konversaciojn pri Briteliro» recibió 4 desde que se publicó el Domingo 14 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.