LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Eltrovo de la tenisa literaturo garantias ĝuon de la Federer-momentoj

Jen esperantigo de unu el plej magiplenaj momentoj en la historio de teniso.

Hazte socio de «El Arte» y haz cerveza

Roger FedererDum tiu ĉi kaj la venonta semajno okazas la tenisturniro «Roland Garros». Ĝi estas unu el la 5 plej gravaj turniroj de la ĉiujara tenisa kalendaro. Ĝin oni ludas sur argila surfaco kaj ĝi estas mia plej ŝatata tenisa evento. Mia sekvado de la tenisaj turniroj intermitas de jaro al jaro sed «Roland Garros» estas nepreterpasebla okazaĵo. Ĉi-jare Roger Federer ne povas partopreni la turniron pro fizikaj dorsaj problemoj. Ĝuste pro tio mi trovas la nunan okazon plej oportuna por rememori la Feder-momentojn.

Mi trovis referencon al la Federer-momentoj legante pri tenisa literaturo kaj trovis tenisan literaturon ĉar dum lastaj tagoj mi ne havis liberan tempon por spekti la matĉojn sed nur povis ĝui ilin per la spektado de videoresumoj de plej belaj ĉiutagaj ŝotoj. Dum spektado de la ŝotoj vekiĝis en mi la demando pri kiel esprimi per vortoj la belecon de la ŝotoj. Tiam mi trovis tiun ĉi artikolon pri tenisa literaturo kaj ĝi gvidis min al la Federer-momentoj.

Jen esperantigo de unu el plej magiplenaj momentoj en la historio de teniso.

Ni troviĝas en la finalo de la turniro «U.S Open» de la jaro 2005. Federer serviras antaŭ Agassi frue en la kvara seto. Estas mezlonga interŝanĝo de fonbatoj, unu el ili kun la papilia karakteriza trajto de la hodiaŭa bazlinia povoludo, Federer kaj Agassi puŝas unu la alian ĝisrande de flanko al flanko, ĉiu en la klopodo realigi bazlinian venkopoenton…ĝis subite Agassi batas fortan pezan diagonalan mandorson kiu puŝas Federer larĝe eksteren al lia maldekstra flanko, Federer atingas ĝin sed faras tranĉbate streĉitan mandorsan mallongon, kelkajn piedojn post la servirolinio, kiu ja estas unu el tiutipaj kiujn Agassi frande formanĝas, dum Federer strebas retroveni kaj reatingi la centron, Agassi moviĝas enen por renkonti la mallongan pilkon ĉe supreniro, li forte frapas ĝin reen en la saman maldekstran angulon, provante malbonpiede trafi Federer, kion fakte li atingas — Federer ankoraŭ troviĝas proksime de la angulo sed kuranta al la centra linio, kaj la pilko celanta punkton nun post li, kie li nur sekundojn antaŭe estis, sen tempo por turni sian korpon kaj sub la atenta rigardo de Agassi proksime de la reto…Federer faras la neeblon, li iel retroire saltas tri aŭ kvar paŝojn malantaŭen, fulmorapide, por bati manplaton for de sia mandorsa angulo, lia tuta pezo agas malantaŭen, la manplato spenivenenita pafiĝas al la kampo de Agassi, kiu lanĉas sin al renkonto kun la pilko sed sensukcese, la pilko surteriĝas sur la flankan linion kaj preterpasas lin, Federer venkas la batserion – En tiu momento estiĝis tiu familiaraj kelkaj ŝoksekundoj dum kiuj silento invadis la ĉeestantaron, la silenton rompis John McEnroe, inter la komentistoj, kiu kvazaŭ por si men mallaŭte ŝokplene komentis: kiel vi faras ŝoton troviĝante en tiu pozicio?

La ĉi-supra teksto estas libera traduko el la anglalingva originalo. Nun mi invitas vin legi la originalon kaj spekti ĉi sube la supre priskribitan Federer-momenton.

«Eltrovo de la tenisa literaturo garantias ĝuon de la Federer-momentoj» recibió 2 desde que se publicó el Sábado 28 de Mayo de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias