LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

En la hejma maŝino de la retpirato

La lasta afiŝo de Viktoro prezentas la anekdotojn de retpirato. Tiuj anekdotoj estas interesaj ĉar ili montras la gravecon de la datenoj por ekhavi mensan bildon kaj identigi iun, tre utilaj iloj kiam temas pri kontrolo. Tion ĉi ja komprenas lastatempaj retpiratoj Kiel Mark Zuckerberg kaj la ĝenerala direktoro de Guglo. La unua anoncis antaŭ kelkaj monatoj novajn teknologiojn por plifortigi la kontrolon super la personaj donitaĵoj kaj la lasta en deklaroj post la fermo de Wave senvuale diris:

Se ni sufiĉe rigardas vian mesaĝadon kaj vian situon, kaj ni uzas artefaritan inteligentecon ni povas prognozi kien vi iros. Montru al ni 14 fotojn kaj ni povas identigi kiu vi estas

La retpirato de la Viktora afiŝo, eĉ se ne temis pri malfacila laboro, devis iri post sian viktimon ĝis li fine sukcesis kontroli per sia hejma maŝino la komputilon de la viktimo. Sed tiuj ĉi lastatempaj retpiratoj eĉ pli facile ĉasas siajn viktimojn. Ili instalas en sia hejma maŝino TTTilon kaj la viktimoj komencas veni aŭtomate kaj ŝafe en la kaptilon. kelkaj konataj kaptiloj estas Guglo-servoj kaj la vizaĝlibroj kiel Facebook, Ipernity… Sed ja plej multaj centralizitaj estas kaptiloj aŭ almenaŭ taŭgus kiel kaptiloj.

La centralizado de la reto, tio estas, la populariĝo de centralizitaj servoj, estas danĝero por la individuaj liberecoj kaj ramo de la kontrol-socio antaŭenpuŝita de la korporacioj kaj la ŝtatoj.

Jam kelkaj atentigis kaj zorgis pri tio ĉi sed atentigi, zorgi kaj eĉ plendi neniom utilas dum viaj datenoj gastas en la maŝino de la retpirato. Utile ja estus kontrakti provizanton de gastigo, starigi vian propran blogon, retejon. Tiam viaj datenoj vere estos viaj datenoj.

«En la hejma maŝino de la retpirato» recibió 0 desde que se publicó el Viernes 3 de Diciembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.