LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Esperantlingva blogsfero: partopreno kaj interago

Antaŭ kelkaj monatoj mi kun la helpo de la aliaj indianoj, lanĉis blogkolektan retpaĝon kies retadreso estas kiberio.com. Por la lanĉo de tiu retpaĝo mi devis mapigi la esperantlingvan blogsferon, ĉe tiu mapigo mi trovis multegajn neĝisdatigitajn blogojn, tio estas, blogoj en kiuj delongege ne aperis novaj afiŝoj, mi aperigis en kiberio nur tiujn blogojn kiuj havis almenaŭ unu novan ĉijaran afiŝon, sekve nun en kiberio sume aperas 77 blogoj.

Mi entreprenis la lanĉon de kiberio kun la celo helpi al la plivigligo de la E-lingva blogsfero ĉar nun plej popularaj E-lingvaj retejoj ebligas nur partoprenon, mi parolas pri liberafolio.org kaj ĝenerale pri ĉiuj aliaj virtualaj revuoj, sed la E-lingva blogsfero, kie precipe pro ĝia distribuiteco eblas krom partopreno ankaŭ interagado, iom lamas.

Sed ĉu entute gravas distingi inter partopreno kaj interago kaj kiuj estas la sekvoj de tiu distingo?. Por respondi al la unua demando mi referencos al nia indianopedio, kie ni difinas partoprenon kiel

la reagon de difinita nombro da nodoj de reto al la propono de ekstera aŭ centraliziga nodo.

Klara ekzemplo de partoprenrilato estus tiu starigita inter blogisto kaj liaj komentintoj, inter legantoj de revuo kaj ties redaktistoj

Aliflanke en la Indianopedio ni diras ke

ekzistas interago inter la nodoj de reto kiam la fluo de la rilato stariĝas egalece kaj kun la sama propona kapablo (kio ne signifas ke ambaŭ havas la saman socian reagon).

Dum la komentoj en blogoj kaj revuoj estas la plej klara ekzemplo de partopreno, la debato inter blogoj, kie kiu ajn el la nodoj povas malfermi kaj proponi novan temon tute sendepende kaj sen proponkontrolo, estus la klasika ekzemplo de interago.

mi kredas ke tiu distingo kaj la sekvoj de tiu distingo estas tre gravaj precipe ĉar en la partopreno ekzistas klara apartigo inter la sendanto kaj la ricevanto, kio metas en superan statuson la sendanton ĉar al aliaj nur restas eble partopreni en tio kion proponis la sendanto, ekzemple en liberafolio.org legantoj nur povas komente partopreni en tio kion proponas la redaktistoj.

Tute male en la blogsfero estas neniu apartigo inter sendanto kaj ricevanto, en la blogsfero ĉiuj estas kaj sendantoj kaj ricevantoj. Legu kion ajn, sed ne submetu vian parolon kaj viajn temojn al tiuj de aliaj. ¡¡Kreu vian blogon!! ¡¡Prenu la parolon neniudepende!!

«Esperantlingva blogsfero: partopreno kaj interago» recibió 0 desde que se publicó el miércoles 4 de agosto de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.