LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Esperanto kaj Go-ludo

Mallonga historio pri la rilato inter du belegaj kulturaj iloj pretaj por tiuj ni kiuj volas uzi ilin por konstrui niajn proprajn kuntekstojn.

bruno_rugerBruno Rüger estis la unua granda aktivisto de la Go-ludo en Germanio. Lia nelacigebla agado dum la malfacilaj dudekaj kaj tridekaj jaroj vivtenis la unuan Eŭropan revuon pri Go-ludo kaj gvidis al la naskiĝo de la germana federacio. Aŭtoro de la unua instrucela tekstlibro por komencantoj kaj preskaŭ plia dekduo da libroj pri la ludo, en la ne malpli malfacilaj jaroj de la malvarma milito -kiam praktike la tuta literaturo pri Go-ludo en la germana estis bruliĝinta dum la bombardoj kaj la lando estis dividita en du intermilitantajn ŝtatojn– li ekhavis la kuraĝon por rekomenci kaj antaŭenpuŝi la ludon en la tiam ĵus fondita Germana Demokratia Respubliko. Je sia morto en 1972 li ja rajtus parafrazi Bismarck per jenaj vortoj:

Mi surseligis la Go-ludon en Germanio kaj ĝi pruvis ke ĝi povas rajdi sola

Tio kion la omaĝoj kaj biografioj en la Interreto ĝenerale ne rakontas, estas kiel li atingis la ludnivelon necesan por venki al Emmanuel Lasker mem jam en lia unua partio en epoko dum kiu preskaŭ ne ekzistis referencoj kaj la izoleco de la Eŭropaj ludantoj estis tiom granda ke ili devis fabriki siajn proprajn tabulojn. Estas konate ke li sukcesis ekhavi unuarangan japanan literaturon kaj korespondi kun japanaj majstroj ekde la komencoj de la dudekaj jaroj. Sed tiuj ĉi lastaj ne parolis la germanan kaj li ne parolis la japanan. La misteron solvas la propra Rüger en membiografia notico: Li lernis Esperanton en la dekaj jaroj kaj per la korespondaj Esperantistaj retoj li renkontis konatan amatoran japanan ludanton, la doktoro Tsutsumi.

Sakata EioĜi estas la unua referenco kiun ni havas pri la rilato inter Esperanto kaj la Go-ludo en la unuaj jaroj de la disvastiĝo de la ludo en Okcidento. Sed se ni iom serĉas ni trovos ke multaj el la eminentuloj pri kiuj ni legis en tiu ĉi serio, de Alan Turing, entuziasmulo pri la sintezaj lingvoj, aktive parolis la lingvon de Zamenhofo.

Sed se la Monda Milito malfruigis plurajn jardekojn la disvastiĝon de la Go-ludo en Eŭropo, la subpreno de Esperanto fare de la totalismaj reĝimoj havis sekvon eĉ pli ĝisradike detruan. Kaj se la Go-ludo plu ĝuis ioman disvolviĝon en Usono kaj profitis el la literatura eksplodo de la 68-aj jaroj, Esperanto ĉiam estis fenomeno fundamente Eŭropa kaj la spirito en Francio dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj, markita de la kontraŭutopia tradicio de la Marksismo kaj maksimumismo de la socia revolucio, ne plu diskutis lingvan demokration.

La rerenkontiĝo

invito al go ludoSed estis loko kie Esperantismo ja disvolviĝis post la milito: Japanio. Frue enkondukita de intelektaj kaj progresismaj medioj, la Esperanta movado, plej aktiva en Tokio kaj Kioto, engaĝis unuafoje pli ol unu milon da personoj en la dua duono de la kvindekaj jaroj.

En 1979 naskiĝas la «Japana Esperanto Go Asocio» antaŭenpuŝita de Emori Minosuke, aŭtoro de la unuaj libroj pri Go-ludo verkitaj originale en Esperanto: «Invito al Go-ludo» (ankaŭ disponebla papere) kaj «Fundamento de Taktiko kaj strategio en Go-ludo».

Fundamento de taktiko kaj strategioLa asocio baldaŭ estigas la «Internacian Go-Asocion» kun 150 membroj dise tra 28 landoj, kiu plu ĝis nun publikigas jaran bultenon. Baldaŭ ili komencis prilabori terminaron surbaze de kiu oni eldonis ilustritan vortaron kaj ampleksan specialiĝinda vortaro kun 400 terminoj.

Spite ne grandan aktivecon en la Interreto, la laboro de la kerna origina grupo postlasos gravan pedagogian heredaĵon kiu inkluzivas la tradukojn de du libroj de la majstro Sakata Eio: «Facila Formaciado» kaj «Vivo aŭ morto», dank’ al kio la Go-ludo estas la ludo kun pli da publikaĵoj en Esperanto kio elmontras grandan fidelecon al la moto de la grupo «Go-on per Esperanto, Esperanton per Go-o».

Go-ludo en la Universala Kongreso de EsperantoDank’ al tiu frua antauenpuŝo, la alveno de la Interreto al la Esperantismo en la sojlo de la nova jarcento faciligos la aperon de novaj iloj por baza lernado, novaj grupoj de lernantoj ligitaj al virtualaj partiserviloj, terminaroj, dissendolistoj kaj literaturaj referencoj.

Iom post iom ambaŭ mondoj proksimiĝas denove, oni denove goludos en Esperanstistaj kongresoj kaj aperos novtipaj konektantoj, personoj kiel Russ Williams, ofta vizitanto de Esperantistaj kongresoj kaj Goludaj turniroj, kiu organizas siajn somerojn surbaze de ambaŭ pasioj.

Konklude

1909 Universala KongresoKaj la Go-ludo kaj Esperanto estis parto de la kulturo de la klera Eŭropo antaŭa al la Granda Milito: malferma al novaj aferoj, fascinita de la surpriza japana disvolviĝo kaj la rafiniteco de la aziaj kulturoj. Ĝi estas epoko en kiu optimismo kaj la progresismaj ideoj komencas alfronti la mallumon de la novaj totalismoj, sed en kiu la fido je la estonteco ŝajnis ankoraŭ neŝancelebla. Detruitaj de la monda milito, la persekutoj kaj la malvarma milito, ambaŭ medioj, ĝis tiam tre interplektiĝintaj, reduktiĝas kaj devas lerni fariĝi retoj.

Estos tiu profunda komunuma sperto kio, dank’ al la Interreto, donos al ili novan vivon sub novaj formoj. Mi konas neniun Goludanton kiu pensu la ludon kiel alternativon al la iama ĉieesta hegemonio de la ŝakludo, sed ili trovas en la ludo ilon por disvolvi lertecojn, memkontrolon kaj valorojn; simile, kiel ni kaj ne malmultaj vidas Esperanton kiel bonegan komunuman ilon, sendepende kaj de ties institucia rolo kaj de la socia kosto de la angla kiel falsa «lingua franca».

Esperanto kaj la Goludo plu estas disponeblaj, kiel liberaj kulturaj iloj, pretaj por tiuj ni kiuj volas uzi ilin por konstrui niajn proprajn kuntekstojn.

«Esperanto kaj Go-ludo» recibió 4 desde que se publicó el Lunes 15 de Septiembre de 2014 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.