LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Esperanto-urboj: kreado de riĉeco loke kaj altvaloraj interesaj novecaj ofertoj Esperantie

La disrompo kaj malkomponiĝo de la centralizitaj strukturoj de la Esperanto-movado ne nepre neniigos la tuton kaj forbalaos ĉiujn Esperanto-klubojn kaj Esperanto-asociojn. Tie kie konstruiĝas novaj interesaj aldonvaloraj proponoj plu ekzistos kaj aktivos grupoj kaj retoj kiuj, en partnereco kun lokaj agantoj kaj aliaj novaj agantoj en Esperantio, sukcesos kaj krei riĉecon loke kaj artiki bonajn valorajn proponojn por la Esperantistoj.

Aldoniĝas novaj epizodoj al la kraŝo de la centro de la Esperanto-movado kaj sendube venos pliaj kun la paso de la tempo kaj ĝia daŭra progresado. Dume en la reto daŭre multaj projektoj plifirmiĝas kaj donas kaj al lernantoj kaj al lernintoj la eblecon informiĝi, konversacii, konatiĝi kaj okupiĝi per Esperanto pri tio kion ili aparte ŝatas.

Sed tio tute ne signifas ke la Esperanto-parolantoj enfermiĝos en la reton kaj tute preteratentos ĉeestajn eventojn kaj renkontiĝojn. Longegaj listoj de eventoj estas ne kontestebla fakto pri la bonfarto de la ĉeestaj agadoj dum kaj kondiĉe ke ili prezentas interesajn kaj valorajn proponojn kaj ofertojn.

Estas klare ke la kraŝo de la centro tute ne minacas la ekziston de Esperanto sed la ekziston de centralizitaj strukturoj kiuj dum longa tempo estis gravegaj kaj precipe necesaj por aliri al servoj kiuj tiam ne estis libere kaj facile alireblaj. Oni aliĝis al urba klubo por iri interparoli kun aliaj Esperantistoj kaj pagis la kotizon por ricevi la revuon sed nun estas giganta oferto de servoj por lerni, interparoli kun aliaj Esperantistoj rete el la hejma komforto, aŭdi kaj aĉeti muzikon.

Tio estas, la Esperantistoj nun estas pli postulemaj okaze ili elektas kiujn aktivadojn ĉeesti. Foje ili preferas vojaĝi al malproksimaj interesaj renkontiĝoj ol ĉeesti iun lokan renkontiĝon. Foje tiuj interesaj aldonvaloraj renkontiĝoj estas organizataj de organizaĵoj kies unuaj projektoj estis sukcesaj retaj projektoj. Mi klare parolas pri E@I kaj ties renkontiĝoj «Someraj Esperanto-Studadoj».

Plie endas diri ke la disrompo kaj malkomponiĝo de tiuj centralizitaj strukturoj ne nepre neniigos la tuton kaj forbalaos ĉiujn Esperanto-klubojn kaj Esperanto-asociojn. Tie kie konstruiĝas interesaj aldonvaloraj proponoj plu ekzistos kaj aktivos grupoj kaj retoj kiuj, en partnereco kun lokaj agantoj kaj aliaj novaj agantoj en Esperantio, sukcesos kaj krei riĉecon loke kaj artiki novajn bonajn valorajn proponojn por la Esperantistoj.

Sed, jen la demando, kiel krei tiujn interesajn proponojn?. Feliĉe jam ekzistas klaraj modeloj kiuj sin montras sukcesaj. Unu el ili estas la Esperanto-urboj.

Unue Herzberg am Harz en Berlinoregio kaj poste Mazara del Vallo en Romoregio decidas veti por la Esperantista turismo kaj entreprenas sian transformiĝon en Esperanto-urbojn. La sukcesoj de tiuj ĉi du entreprenoj estas rimarkindaj. En Herzberg am Harz jam okazis pli ol deko da seminarioj kaj/aŭ renkontiĝoj, gastoj regule vizitas la urbon kaj novaj investoj alvenas dank’ kaj kadre de la projekto. En pli juna Mazara del Vallo baldaŭ okazos la itala kongreso de Esperanto, en lernejoj startos kursoj pri la lingvo, kaj la municipo senpage disponigos sidejon por fondota Esperanto-centro.

La florado de novaj Esperanto-urboj ja estigos transnaciajn retojn, nodo-teksaĵojn, kies naturoj estos tute malsamaj al nuntempe kraŝantaj centralizitaj strukturoj, sur jena akso: kreado de riĉeco loke kaj altvaloraj interesaj novecaj ofertoj Esperantie.

Esperanto-asocioj, klubetoj, E@I, Kosmo, retumantoj…en tiuj ĉi tempoj en kiuj malmultaj povas fari multon, kie ekfloros novaj Esperanto-urboj?

«Esperanto-urboj: kreado de riĉeco loke kaj altvaloraj interesaj novecaj ofertoj Esperantie» recibió 1 desde que se publicó el Martes 10 de Julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Pingbacks recibidos desde otros blogs

  1. […] socia-turismo, kultura-turismo kaj familia-turismo. Ĉu Eŭskolando estus bona loko por peli unu inter aliaj Eŭropaj esperanto-urbojn kiuj povas krei la realan eblecon por eksperimenti «e-lingvan enakviĝon» por la […]

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.