LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

21 personoj estis arestitaj dum ili klopodis neleĝe eniri la insulon Kuracao ĉe landlimo kun Venezuelo.

La Karibia Marborda Gvardio kunlabore kun la polico de Kuracao, la Organizaĵo de volontuloj de Kuracao kaj funkciuloj de la Kuracaa Dogana Organizo, nokte la 6-an de aŭgusto, arestis 21 personojn kiuj klopodis neleĝe eniri Kuracaon.

Kuracao estas transmara insulolando de Eŭropa Unio situanta 50 kilometrojn for de la Venezuela Marbordo. La aresto de 21 personoj devenantaj el Venezuelo kaj klopodantaj neleĝe eniri la insulon estas plia epizodo de la krizo de rifuĝintoj kiun alfrontas Eŭropa Unio ĉe la landlimo kun Venezuelo.

Jam komence de junio parlamentanoj de Nederlando, Arubo, Kuracao kaj nederlanda Sankta Marteno atentigis pri la kresko de la nombro de migrantoj devenantaj el Venezuelo al la Karibiaj insuloj. Ili plie aldonis ke la ĉefa kaŭzo de la kresko estas la profunda politika kaj ekonomia krizo kiun travivas Venezuelo.

Dum la junia renkontiĝo la parlamentanoj prioritate priparolis planon por alfronti agadon de krimuloj neleĝe enirintaj la insulojn. «Ŝajnturistoj plenumas perarmilan prirabadon kaj aliajn krimajn agojn» informis la Aruba parlamentano René Herdé.

«EU alfrontas alian krizon de rifuĝintoj ĉe landlimo kun Venezuelo» recibió 1 desde que se publicó el lunes 8 de agosto de 2016 dentro de la serie «» . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.