LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

EU anoncas monan urĝan subtenon por rifuĝintoj en Grekio

La prioritatoj de la subteno anoncita de la Eŭropa Komisiono estas la plibonigo kaj konstruo de rifuĝejoj, garantiado de aliro al bazaj bezonoj kaj edukado por infanoj.

La prioritatoj de la subteno anoncita de la Eŭropa Komisiono estas la plibonigo kaj konstruo de rifuĝejoj, garantiado de aliro al bazaj bezonoj kaj edukado por infanoj.

La 10-an de septembro Eŭropa Unio anoncis urĝan subtenon je valoro de 115 milionoj da eŭroj por plibonigo de la vivkondiĉoj de rifuĝintoj en Grekio.

«La Eŭropa Komisiono plu metas solidarecon en praktikon por pli bone trakti la krizon de rifuĝintoj, en proksima kunlaboro kun la greka registaro. La nova monprovizo ŝlosile celas plibonigi vivkondiĉojn de rifuĝintoj en Grekio, kaj elstare kontribui al progresoj en la venonta vintro» deklaris Christos Stylianides, EU-komisionano pri homhelpado kaj pritraktado de krizoj.

La prioritatoj de la ĵus anoncita subteno estas la plibonigo kaj konstruo de rifuĝejoj, garantiado de aliro al bazaj bezonoj kaj edukado por infanoj.

«EU anoncas monan urĝan subtenon por rifuĝintoj en Grekio» recibió 1 desde que se publicó el martes 13 de septiembre de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.