LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

EU enketas impostajn akordojn inter Luksemburgo kaj multnaciaj firmaoj

La enketo aparte celas la impostajn akordojn kun la firmao Engie.

La enketo aparte celas la impostajn akordojn kun la firmao Engie

Eŭropa Unio malfermis novan enketon pri la impostaj akordoj inter la registaro de Luksemburgo kaj pluraj multnaciaj entreprenoj. La enketo aparte celas la akordojn atingitajn kun la firmao GDF Suez, kiu nun nomiĝas Engie.

La Eŭropa Komisiono celas kontroli ĉu pluraj impostaj akordoj subskribitaj ekde 2008 «donis al la firmao GDF Suez nejustajn avantaĝojn super aliaj firmaoj, kio malrespektus la eŭropajn regulojn pri ŝtataj helpoj», klarigis en komunikaĵo Margrethe Vestager, EU-komisionano pri konkurenco.

Eŭropa Unio jam antaŭe faris aliajn enketojn pri impostaj akordoj inter Luksemburgo kaj aliaj multnaciaj firmaoj kiel McDonald’s kaj Amazon. Pasintjare en decembro, la plenuma instanco de la Unio ordonis al la firmao Fiat redoni 30 milionojn da eŭroj al Luxemburgo.

«EU enketas impostajn akordojn inter Luksemburgo kaj multnaciaj firmaoj» recibió 1 desde que se publicó el martes 20 de septiembre de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.