LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

EU fiksas kontraŭdumpajn doganojn al ĉina kaj rusa siderurgioj

La definitivaj doganoj varios inter 19,7% kaj 22,1% por ĉinaj produktoj kaj inter 18,7% kaj 36,1% por rusaj kompanioj.

La definitivaj doganoj varios inter 19,7% kaj 22,1% por ĉinaj produktoj kaj inter 18,7% kaj 36,1% por rusaj kompanioj

La Eŭropa Komisiono (EK) anoncis la starigon de la definitivaj kontraŭdumpaj rimedoj flanke de Eŭropa Unio (EU) al ĉinaj kaj rusaj siderurgiaj produktoj. Inter la produktoj koncernotaj de la anoncitaj doganoj troviĝas la malvarme lamenigita ŝtalo. La doganoj validos dum 5-jara periodo kaj ili estos retroefikaj.

La definitivaj doganoj varios inter 19,7% kaj 22,1% por ĉinaj produktoj kaj inter 18,7% kaj 36,1% por rusaj kompanioj, precizigis la plenuma instanco de la Unio en komunikaĵo.

La proparolanto de la EK Mina Andreeva, siaflanke, atentigis en la ĉiutaga gazetara konferenco de la komisiono pri la retroefika karaktero de la doganoj kaj aldonis ke retroefikeco ampleksos du monatojn antaŭ la adopto de la provizoraj rimedoj la pasintan 12-an de februaro.

Inter la produktoj koncernotaj de la definitivaj doganoj troviĝas la malvarme lamenigita ŝtalo, kiu estas uzata por industria enladigado, kaj aliaj ŝtalderivitaj produktoj uzataj en la fabrikado de hejmaparatoj, ĝenerala industrio kaj la kontruo- kaj aŭtosektoro.

«EU fiksas kontraŭdumpajn doganojn al ĉina kaj rusa siderurgioj» recibió 1 desde que se publicó el Domingo 7 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.