LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

«Eŭropano» alfrontas sian unuan batalon por egaleco en Eŭropo

Hodiaŭ en Eŭropo ni alfrontas tre gravan batalon por egaleco. Ni riskas perdi retan neŭtralecon. Batalo kontraŭ malegaleco kaj diskriminacio estas kernaj principoj de nia projekto. Tial hodiaŭ ni ne povas silenti antaŭ tiu ĉi grava minaco por egaleco en Eŭropo.

reta_neutralecoNur pasis 4 tagoj ekde la lanĉo de nia iniciato. Ni multe progresis, nia iniciato kaptis atenton en diversaj retaj publikaĵoj kaj hieraŭ ni redaktis artikolon por la ĉi monata eldono de Eŭropa Bulteno. Ni jam havas 8 sponsorojn. Ni kore dankas ilin. Ni proksimiĝas al la atingo de nia celo.

Dume ni jam komencis prepari ĉion por la grava momento en kiu ni komencos publikigi novaĵojn en nia retejo. Ni jam laboras super la aspektigo de la retejo kaj komencis noti kaj kolekti informojn pri Eŭropaj aktualaĵoj. Reagoj de diversaj Eŭropaj politikistoj post la Briteliro, la rezultoj de la balotoj en Hispanio, la lingva debato kaj la demando ĉu la Angla lingvo, post la Briteliro, plu rajtas esti «oficiala lingvo» en Eŭropa Unio. Ĉiuj ĉi temoj kaj okazintaĵoj jam troviĝas sur niaj notkajeroj kaj ni donos atenton al ili en la naskiĝonta reta partoprena ĵurnalo «Eŭropano».

Sed hodiaŭ en Eŭropo ni alfrontas tre gravan batalon por egaleco. Ni riskas perdi retan neŭtralecon. Batalo kontraŭ malegaleco kaj diskriminacio estas kernaj principoj de nia projekto. Tial hodiaŭ ni ne povas silenti antaŭ tiu ĉi grava minaco por egaleco en Eŭropo.

Ni havas 20 tagojn por savi retan neŭtralecon, savi la Interreton, en Eŭropo. Estas tempo aŭdigi nian voĉon en la Eŭropaj parlamento kaj institucioj, firme montri nian apogon al niaj reprezentantoj kontraŭ la fortaj lobioj de la telefonkompanioj. Subskribu, informiĝu, diskonigu!

««Eŭropano» alfrontas sian unuan batalon por egaleco en Eŭropo» recibió 1 desde que se publicó el Martes 28 de Junio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.