LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

inglese-non-lingua-ufficiale-unione-europeaLige kun la projekto «Eŭropano» ni ĵus lanĉis kampanjon kontraŭ «lingva malegaleco en Eŭropo». Ambaŭ iniciatoj nutras unu la alian. La celo de la ĵus lanĉita iniciato estas konatigi al la civitanoj la opinion de iliaj reprezentantoj en la Eŭropa Parlamento pri «Lingva malegaleco en Eŭropo» kaj malfermi debaton por trovi solvojn al tiu ĉi tikla temo por la estonteco de Eŭropo.

Ni verkis leteron al la eŭropdeputitoj kiun ni retmesaĝe sendos al ili kaj kolektos iliajn respondojn en la retejo de la kampanjo. Hodiaŭ estas la unua tago de la kampanjo, ni jam tradukis ĉion al la Hispana lingvo kaj jam sendis la leteron al la 54 hispanaj eŭropdeputitoj. Ni esperas ricevi iliajn respondojn en la venontaj tagoj.

Por plenumi la kampanjon en aliaj membroŝtatoj de la Unio ni serĉas kunlaborantojn. La tasko ja estas tempopostula sed ne vere malfacila. Ĝi konsistas el la traduko de la letero al via lingvo, sendi ĝin al la eŭropodeputitoj de via lando kaj kolekti la respondojn. Se vi volas kunlabori en la projekto, skribu al europano ĉe komunikas.net

Helpu nin diskonigi tiun ĉi kampanjon skribante pri ĝi en via blogo aŭ retejo aŭ en sociaj retejoj uzante la kradvorton #eulingua kaj demandante al viaj eŭropdeputitoj ĉu ili jam sendis respondon.

««Eŭropano» kampanjas kontraŭ lingva malegaleco en Eŭropo» recibió 1 desde que se publicó el Lunes 4 de Julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias