LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Kuracao kaj Nederlando okupis respektive la duan kaj trian lokojn inter landoj plej multnombre importintaj usonan petrolon.

Ekde la nuligo de la limigoj al eksportado de usona kruda petrolo en decembro 2015, la nombro da landoj ricevantaj usonan petrolon konsiderinde kreskis. Tiu ĉi kresko efektiviĝis spite la altiĝon de la internaciaj prezoj de la petrolo kaj la malpliiĝon de la petrola produktado en Usono.

En la unuaj kvin monatoj de la kuranta jaro eksportoj de usona kruda petrolo averaĝis 501.000 barelojn tage. Tiu ĉi averaĝa eksportado estigis kreskon je 43.000 bareloj tage (9%) kio kompare kun jara kresko de 2012 al 2013 (100%) kaj de 2013 al 2014 (162%) estas tre magra rezulto. Tio kio konsiderinde kreskis post la nuligo de la limigoj estas la nombro da landoj kiuj importas usonan petrolon. En tiuj ĉi unuaj kvin monatoj jam importis usonan petrolon 16 landoj, tio estas, 6 pli ol en 2015 kaj duoble pli da landoj ol en 2014.

Ankaŭ menciindas ke la unuan fojon ekde aprilo 2000 la kvantoj da eksportoj al landoj krom Kanado superis la kvanton da eksportoj al Kanado. Al tiu ĉi ŝanĝo forte kontribuis Eŭropaj landoj. Kuracao kaj Nederlando plej multe kontribuis, la Eŭropa transmara insulo enlistiĝis la dua kun 54.000 bareloj tage en la listo de eksportoj laŭ landoj, nur post Kanado. Nederlando okupis la trian pozicion kun 39.000 bareloj tage.

En la liston ankaŭ eniris Italio (15.000 bareloj tage), Francio (11.000 bareloj tage) kaj Britio (ĉirkaŭ 10.000 bareloj tage).

«Eŭropo forte ekpartoprenas la rafinadon de usona kruda petrolo» recibió 2 desde que se publicó el Sábado 13 de Agosto de 2016 dentro de la serie «» . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias