LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La misnomitaj sociaj retoj, jes misnomitaj ĉar ili ne estas sociaj retoj, sociaj retoj estas viaj amikoj, via familio kaj viaj konatoj. Facebook, Esperanto.com kaj aliaj ne estas sociaj retoj sed servoj por sociaj retoj, iloj kiuj, kiel la tujmesaĝiloj kaj la retpoŝto, estas uzataj de sociaj retoj, t.e., de retoj da personoj.

la servoj por sociaj retoj utilas por montri adheron, kaj la adhero implicas verdire tre malaltan gradon de kompromiso sed tio ĉi ne estas kio plej gravas atenti ĉar la ĉefa problemo de tiuj servoj troviĝas en tio ke ili estas centralizitaj kaj kiel ĉiuj centralizitaj servoj ili estas bonegaj iloj de socia kontrolo.

Estas interese vidi kiel jam diverslingve oni parolis pri la uzo de la centralizitaj servoj kiel iloj de socia kontrolo, unue en la hispana David de Ugarte demandis sin ĉu sociaj retoj aŭ retoj de socia kontrolo?, esperantlingve en la blogo de E@I oni jam priparolis pri kion ĉion guglo scias pri ni? kaj plej aktuale la legantoj de Le Monde malkovris la socian kontrolon per Facebook.

«Facebook, Esperanto.com… ne estas sociaj retoj» recibió 1 desde que se publicó el Domingo 30 de Mayo de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.