LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Feevy renaskiĝas en verdaj vestoj, kiel Hedero

Feevy renaskiĝas, en verdaj vestoj, kiel Hedero. En verdaj vestoj ĉar la ĉefa laborlingvo de la projekto estas Esperanto kaj ĉia dokumentado de la projekto disponeblos kaj estos redaktata originale en Esperanto.

Meze de Julio, antaŭ la misaj informoj pri ŝanĝoj en la evoluigado de Tondrobirdo, ni atentigis pri la resilienco de projektoj disvolviĝantaj sub liberaj permesiloj kaj kelkajn tagojn poste, ni ne scias ĉu hazarde sed ja tre oportune, aperis en Linuksanto afiŝo kiu prezentis la resiliencon de liberaj projektoj per kelkaj ekzemploj. Ĝuste tiu resilienco permesis al ni trankvili antaŭ la alproksimiĝo de ĉi-kampa vintro, tio estas, la anonco de BBVA -tiama provizanto de la servo- pri la haltigo de la servo la 20-an de julio.

Koninte la novaĵon tuj ni komencis labori en la serĉado de novaj partneroj por la redisponebligo de la servo. Disponebligo kiu estas ebla dank’ al tio ke la programaro poviganta la servon estas libera, tio estas, Feevy. Paralele kaj komence ni tuj disponebligis rete por libera elŝuto la fontkodon de Feevy kaj komencis labori super ties ĝisdatigo.

Tutcerte multaj demandoj stariĝas antaŭ vi nun…kion proponis Feevy kiel servo, Kio signifas ke ĝi renaskiĝas en verdaj vestoj, kion celas la ĝisdatigo? Ĉi-sube ni klopodos respondi al tiuj ĉi demandoj kaj kompreneble estas bonvenaj pliaj demandoj. Ne hezitu sendi ilin al nu ĉu per komento, retmesaĝo, ktp.

Kion proponis Feevy? Ni jam en alia afiŝo iomete rakontis pri la naskiĝo kaj plej grave pri la motivoj kiuj instigis nin entrepreni ĝian programadon tial nun prefere ni rakontu iomete pri kia ĝi estis en la momento de ĝia malkonektigo. Feevy komencis funkcii en la jaro 2007 kaj rapide populariĝis en la Reto ĝis atingi pli ol 80.000 uzantojn. Precipe blogistoj sed la servo ankaŭ populariĝis inter ĵurnaloj kaj plej diversaj retpaĝoj. Ĝi estis libera kaj facile alirebla ilo por la dinamika konektado de plej diversaj fontoj, resume ĝi fariĝis ilo de multaj retoj.

Lastaj frazoj de supra alineo supraĵe informas pri tio kion Fevvy proponis al uzantoj. Pli detale, responde al tiu ĉi demando, ĝi permesis al vi montri enhavon el aliaj blogoj en via retpaĝo per nur unu simpla HTML-etikedo. Ĝi permesis al vi anstataŭigi statikajn enuajn bloglistojn per dinamikaj bloglistoj kaj transformi vian blogon en portalon por reto de amikoj.

Ankaŭ en Esperantio la servo fariĝis populara, fakte naskiĝis du portaloj povigitaj per ĝi. Jam en 2007 konata esperantista blogisto, Luis Restrepo blognome Skribitaj Pensoj, informiĝis pri la ekzisto de Feevy kaj kreis paĝon sub la nomo BlogSvarmo. Kaj julie en la jaro 2010 ni lanĉis Kiberion. Kiberio solide kaj firme kreskis dank’ al multaj ligintoj kaj fekunda Esperantlingva blogaro. Plie la manlibro pri Feevy estis tradukita ankaŭ al Esperanto.

Vintro trafis nin sed naskiĝas Hedero

Efektive Feevy haltis funkcii la 23-an de Julio post kio miloj da blogoj, ĵurnaloj kaj portaloj, inter ili BlogSvarmo kaj Kiberio, trovis sin senpovigitaj. Kaj nun? Nun naskiĝas nova projekto. Feevy renaskiĝas, en verdaj vestoj, kiel Hedero.

En verdaj vestoj ĉar la ĉefa laborlingvo de la projekto estas Esperanto kaj ĉia dokumentado de la projekto disponeblos kaj estos redaktata originale en Esperanto.

La unua prioritato de la projekto Hedero estas ĝisdatigi la programaron por kiel plej eble rapide ebligi al novaj organizaĵoj provizi la servon al tiuj multaj uzantoj nun senigitaj je ĝi. Necesas ĝisdatigo ĉar la nun disponebla versio estis programita per Reloj –Rails– 1.2 kaj pluraj gemoj ne plu ekzistas aŭ ne plu estas subtenataj.

Ni jam komencis labori super tiu ĝisdatigo kaj jam estas disponebla rete por libera elŝuto kaj TTT-a foliumado la prilaborata fontkodo. Ni jam ĝisdatigis la aŭtentosistemon uzante la gemon Authlogic kaj jam disponeblas rete unua provluda versio de Hedero.

Ni esperas ke la ĝisdatigado rapide progresos kaj disponigi plene funkciantan version de Hedero en la venontaj semajnoj. Plie estas bonvenaj novaj kontribuantoj kaj dezirantoj labori kaj helpi en la ĝisdatigo de la programaro. Ĉu vi fakas pri Rubeno sur Reloj aŭ simple volas lerni kaj kunlabori? Ĉu vi volas aliĝi al la teamo de Hedero?

«Feevy renaskiĝas en verdaj vestoj, kiel Hedero» recibió 0 desde que se publicó el Sábado 4 de Agosto de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.