LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Forigo de la necerteco prioritatas por Merkel kaj Hollande

Merkel kaj Hollande ricevas viziton de Theresa May.

Pasintan merkredon Theresa May, brita ĉefministro, vizitis Berlinon por renkontiĝi kun la germana Kanceliero, Angela Merkel, kaj hieraŭ en Parizo François Hollande atendis ŝin por la unuaj konversacioj kadre de la Briteliro. En ambaŭ renkontiĝoj Merkel kaj Hollande prezentis kiel prioritaton la forigon de la necerteco.

La germana Kanceliero insistis antaŭ Theresa May ke estas la vico de Londono «difini sian estontan rilaton kun Eŭropa Unio» kaj denove diris ke intertraktadoj pri la eliro de Britio el Eŭropa Unio malfermiĝos nur kiam Britio oficialigos la prian peton.

«la necerteco estas plej granda risko. Se la civitanoj kaj la ekonomiaj aktoroj dubas pri kion ni faros (…) povas esti riskoj por la stabileco, por la Eŭropa ekonomio kaj por labormerkato», diris Hollande en la gazetara konferenco okazinta post la renkontiĝo. En la renkontiĝo, François Hollande interkonsentis doni tempon al Britio por prepari la eksiĝon sed li ankaŭ diris ke «ju pli frue, des pli bone».

Siaflanke Theresa May en ambaŭ renkontiĝoj prezentis datumojn pri la proksima rilato inter Britio kaj la kontinentaj landoj. Ŝi ankaŭ prezentis la rezulton de la referendumo kiel klaran mesaĝon por la starigo de kontroloj super la movlibereco de personoj devenantaj el Eŭropa Unio al Britio. Al kio François Hollande respondis dirante ke Britio devas elekti inter libera moviĝo de eŭropanoj en Britio aŭ limigita komercado kun Eŭropa Unio.

«Forigo de la necerteco prioritatas por Merkel kaj Hollande» recibió 2 desde que se publicó el Viernes 22 de Julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.