LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Francio kaj Italio peros la rilaton kun suda Eŭropo

Francio peros la rilaton kun suda Eŭropo kaj Alexis Tsipras prezentiĝas kiel ties motoro.

Francio kaj Italio peros la rilaton kun suda Eŭropo kaj Alexis Tsipras prezentiĝas kiel ties motoro.

Prepare al la Eŭropa Konsilio, okazonta en Bratislavo la 16-an de septembro, ŝtatestroj de la 27-landa Eŭropa Unio komencis jam tiun ĉi semajnon intensan diplomatian agendon survoje al Bratislavo. La germana kanceliero Angela Merkel en la venontaj tagoj intervidiĝos kun ŝtatestroj de 14 membroŝtatoj de la Unio.

En la agendo de la germana kanceliero ne troviĝas Hispanio, Portugalio nek Grekio kaj la sola konekto inter tiuj membroŝtatoj kaj la agendo de Merkel estas la partopreno de la franca prezidento, François Hollande, kaj la itala ĉefministro, Matteo Renzi, en renkontiĝo kunvokita de la greka ĉefministro, Alexis Tsipras, je la 9-a de septembro en Ateno.

Al Atena kunveno estis invititaj Francio, Italio, Hispanio, Potugalio, Kipro kaj Malto. Laŭ informoj diskonigitaj de greka ministerio la celo de la kunveno estos «pritrakti malfacilaĵojn komunajn al la sudaj membroŝtatoj apartenantaj al la eŭrozono».

«Francio kaj Italio peros la rilaton kun suda Eŭropo» recibió 3 desde que se publicó el Lunes 22 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.