LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Francio plej alte impostas laboron en Eŭropa Unio

La impostoliberiĝa tago de la impostopagantoj en Francio estas la 29-a de julio.

La impostoliberiĝa tago de la impostopagantoj en Francio estas la 29-a de julio.

Laŭ esploro de la ekonomia instituto Molinari, laboristoj en Francio devas labori ĝis la 29-a de julio por pagi siajn impostojn. Francio la unuan jaron okupas la unuan lokon kiel lando de Eŭropa Unio kiu plej alte impostas laboron.

La unuan lokon dum 5 sinsekvaj jaroj okupis Belgio sed post la redukto de la reala imposta procento de 59,47 al 56.9, ĝi okupas la duan lokon. Dank’ al tiu redukto la impostoliberiĝa tago de impostopagantoj en Belgio ĉi-jare ekestis la 27-a de julio.

La impostoliberiĝa tago estas la dato kiam laboristo teorie ne plu laboras por pagi impostojn al la registaro sed komencas havi por si la tutan enspezon.

Impostopagantoj en Kipro plej frue celebras la impostoliberiĝan tagon, la 29-an de marto. La esploro baziĝas sur donitaĵoj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) kaj de naciaj oficejoj pri statistiko.

«Francio plej alte impostas laboron en Eŭropa Unio» recibió 1 desde que se publicó el viernes 29 de julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.