LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Germanio akceptos centojn da rifuĝintoj el Italio

La elpaŝo de la germana registaro povus redoni impulson al la plano por translokigo de rifuĝintoj ellaborita de la Eŭropa Komisiono.

El futuro aquí y ahora: Keynes, Marx, Dewey, Foucault, Dreikurs, Zamenhof, etc.

La elpaŝo de la germana registaro povus redoni impulson al la plano por translokigo de rifuĝintoj ellaborita de la Eŭropa Komisiono.

En 2015 la Eŭropa Komisiono ellaboris planon por translokigi centojn da rifuĝintoj el Italio kaj Grekio al aliaj membroŝtatoj. Sed la kontraŭstaro de pluraj landoj ĝis nun malfaciligis la efektivigon de la plano. Komence de tiu ĉi semajno la germana registaro konsentis akcepti centojn da rifuĝintoj el Italio laŭ deklaroj de Angelino Alfano, itala ministro pri internaj aferoj.

«Ĝis nun, la translokigo estis malsukceso» diris Angelino Alfano. «Tamen, hodiaŭ ni aŭdis ke ekde septembro centoj da rifuĝintoj povos iri al Germanio. Se ĉio marŝas bone, ni kredas ke aliaj landoj malfermiĝos al akcepto de pli da rifuĝintoj», li aldonis.

«Ni devas rememorigi ke Germanio akceptis pli ol unu milionon da enmigrintoj en 2015. Se ĝi akceptas ankaŭ kelkajn el niaj [rifuĝintoj]… la mesaĝo estos tre forta, ĉar se Germanio povas fari tion, tiam do ankaŭ povas aliaj landoj» asertis la itala ministro pri Internaj aferoj Angelino Alfano.

«Germanio akceptos centojn da rifuĝintoj el Italio» recibió 1 desde que se publicó el Miércoles 24 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias