LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Grekio kaj Bulgario subskribas akordojn pri energio

Ambaŭ landoj kunlaboros en la konstruo de interkonekta gasodukto.

Ambaŭ landoj kunlaboros en la konstruo de interkonekta gasodukto.

Dum la vizito de Alexis Tsipras, greka ĉefministro, al Sofio Grekio kaj Bulgario interkonsentis impulsi energian sekurecon en la Balkanoj kadre de Eŭropa Unio. En la kunteksto de la tria pinta kunlabora konsilio la du landoj subskribis serion de akordoj.

Laŭ la subskribitaj akordoj ambaŭ landoj kunlaboros en la konstruo de interkonekta gasodukto inter Grekio kaj Bulgario. Ankaŭ estas planite la konstruo de stacio de likvigita natura gaso proksime de Aleksandropolo, norda greka urbo.

Krom pritrakto de temoj ligitaj al energio, Tsipras kaj Boyko Borissov, bulgara ĉefministro, ankaŭ emfazis la neceson akceli la konstruadon de fervoja interkonekto inter Aleksandropolo kaj Burgas ĉe la Nigra Maro.

«Ateno trovis en la kunlaboro kun Sofio ŝancon por restartigi sian pozicion en la regiono», asertis kelkaj politikaj spertuloj.

«Grekio kaj Bulgario subskribas akordojn pri energio» recibió 1 desde que se publicó el Miércoles 3 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.